Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred nur tiun aldonu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred nur tiun forigu
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred nur tiun aldonu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred nur tiun aldonu

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
tradukita de Clarence Bicknell
 
Jen la lasta rozeto de fora somer'!
Ĝiaj belaj kunuloj jam velkis sur ter'!
Ne restas parenco, ne unu rozflor'
Partoprenas kompate en ĝia dolor'.
 
Mi ne lasos vin velki tutsola, ho roz'.
Iru dormi kun ili en paca ripoz'.
Nun viajn petalojn disĵetas mi for
Al viaj kunuloj sen viv', sen odor'.
 
Tiel same volonte formortus mi mem,
Se ne plu min atendus amika manprem'.
Ĉar kiu kun koro en tiu ĉi mond'
Volus loĝi izola sen amo-respond'?
 
Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Clarence Bicknell (*1842-10-27
- †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon
http://eo.wikisource.org/wiki/Aŭtoro:Bicknell_C.,_Bordigheza.