Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ernfrid Malmgren Blovas vent'... Esperanto 1934 Arg-973-498 2009-11-25 10:56 Manfred nur tiun forigu
N. N. 17 * Vinden drar... Sveda Arg-972-498 2009-11-25 11:08 Manfred nur tiun forigu
Erich Spohr Winde wehn... Germana 1925 Arg-974-498 2009-11-25 11:18 Manfred nur tiun aldonu

N. N. 17,
Vinden drar...

 

N. N. 17,
Blovas vent'...

 
    tradukita de Ernfrid Malmgren
 
Vinden drar, skeppet far   Blovas vent', post moment'
bort till fjärran land.   iros ŝip' al mar'.
Och sjömansgossens lilla, lilla vän   Ploretas amikino de l' marist',
står sörjande på strand.   malĝojas la ondar'.
 
Gråta ej, lilla vän,   Ploru ne, etulin',
torka tåren bort,   viŝu larmojn for,
och tänk pa mig och på den ljuva tid,   ĉar mi revenos post mallonga temp'
som kommer inom kort.   kun ĝojo en la kor'!
 
Silver och gull, kistorna full,   Or' kaj arĝent' el Orient'
hämtar jag hem åt dig,   estos donac' de mi.
jag hämtar siden och sammetstyg,   Velur' kaj silko estos en la kest',
och allt så skänker jag dig.   kaj ĉion havos vi.
 
Verkinto de tiu ĉi Sveda poemo estas N.
N. 17.

Estas sveda-lingva popolkanto el la Alandaj
Insuloj, kiuj apartenas al Suomio/Finlando.
La aŭtoro estas nekonata. La germana
versio de la kanto estas aŭdebla en
http://www.youtube.com/watch?v=C4uWKo7Vp70,
kantas ĝin la germana opera kantisto
Hermann Prey.
  Traduko de la Sveda poemo "Vinden drar..."
de N. N. 17 en Esperanton de Ernfrid
Malmgren (*1899-11.03 - †1970-03-28)
en 1934.

Pri la tradukinto Ernfrid Malmgren vidu
la retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Ernfrid_Malmgren.
La traduko troveblas en la retejo
http://www.literaturo.dk/blovas.htm.
Tie estas indikitaj ankaŭ la muzik-notoj.
S-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6,
Værløse, Danujo, "lars.kromann@mail.dk")
kopiis ĝin el la revuo "Heroldo de
Esperanto", Köln, Germanio. N-ro 27 (784),
dekkvina jarkolekto, 8-an de julio 1934.