Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Ferdinand Berger Deziro por la nova jaro Esperanto Arg-971-497 2009-11-22 22:57 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Zum neuen Jahr Germana Arg-970-497 2009-11-22 22:42 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Deziro por la nova jaro

 
tradukita de Joseph Ferdinand Berger
 
Sorta donaco:
Inter malnovo,
Inter la novo
Nia plezur',
Kaj pasintaĵo
Vokas revide;
Vokas konfide
Ankaŭ futur',
 
Horoj afliktaj
Mise sin ŝovas,
Penojn almovas -
­For estas ĝu';
Pli bonaj tagoj
Nin rekolektas,
Gaja aspektas
Vivo jam plu!
 
Ĝojo'n, suferon
De la pasintoj
Ni postrestintoj
Sentas en kor'.
Ho, ofte sorto
Strange kombinas:
Malnovon finas
Nova humor'.
 
............................
............................
............................
............................
............................
............................
............................
............................
 
............................
............................
............................
............................
............................
............................
............................
............................
 
Kiel en danco
Jen sin disigas.
Jen ree ligas
Amplena par':
Tiel tra l' vivo -
­Kitla konfuzo -
­Gvidu nin muzo
Al la novjar'!
 
Traduko de la Germana poemo "Zum neuen
Jahr" de Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) en
Esperanton de Joseph Ferdinand Berger
(*1894-10-07 - †1976-03-28).

Pri Joseph Ferdinand Berger vidu la retejon
http://wapedia.mobi/eo/Joseph_Ferdinand_Berger#2..