Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 12 * Kein Feuer, keine Kohle Germana 1807 Arg-783-395 2007-03-28 10:57 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Nek fajro, nek la karb' Esperanto Arg-785-395 2007-03-28 10:52 Manfred nur tiun forigu

N. N. 12,
Kein Feuer, keine Kohle

 

N. N. 12,
Nek fajro, nek la karb'

 
    tradukita de Joachim Gießner
 
1. Kein Feuer, keine Kohle   1. Nek fajro, nek la karb'
Kann brennen so heiß,   brulas per tia arda flam',
|: Als heimlich stille Liebe   |:kiel amo sekreta,
Von der niemand nichts weiß. :|   enŝlosita kora am'. :|
 
2. Keine Rose, keine Nelke   2. Nek rozo, nek diant'
Kann blühen so schön,   floras en tia belec',
|: Als wenn zwei verliebte Herzen   |: kiel du geamantoj
Bei einander tun stehn. :|   kunstarantaj en solec'. :|
 
3. Setz' du mir einen Spiegel   3. Ho mia tuta koro
Ins Herz hinein,   ja estas spegul'.
|: Daß du kannst darinnen sehen,   |: Ĝi montras, ke mi vin amas,
Wie so treu ich es mein'. :|   ĉiam restos fidelul'. :|
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
N. N. 12, publikigita 1807.

Mi, Manfred Retzlaff, prenis la tekston
de tiu ĉi kanto el la retejo
"http://ingeb.org/Lieder/keinfeue.html",
kie estas indikite, ke ĝi unue aperis en
la jaro 1807, en kantlibro kun la indiko
"Text u. Weise in Büschings u. von der
Hagens Sammlung deutscher Volkslieder,
1807". En "http://ingeb.org/Lieder/keinfeue.html"
estas alklakebla kaj aŭdebla ankaŭ la
melodio.

  Traduko de la Germana poemo "Kein Feuer,
keine Kohle" de N. N. 12 en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner.