Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Guido Holz
 
1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun ekhelas,
orpompas surĉiele   Steletoj oraj belas
la steloj al l'okul'.   En la ĉiela klar';
Arbaro mute revas;   L'arbaro nigra revas,
el la herbej' sin levas   Kaj el herbejo levas
mirinde blanka la nebul'   Mirige sin nebula mar'.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   2. Silenta estas mondo
sub la krepusk-vualo   Kaj en krepuska rondo
trankvile kvazaŭ lag'.   Hejmecas kun favor'!
Por vi jen la permeso   Similas kalman ĉelon,
fordormi en forgeso   En kiu vi kverelon
la malbonaĵojn de la tag'.   De l'tago dorme pelu for.
 
3. La luno nur duone   3. Ĉu vi la lunon konas?
Prezentas sin impone;   Aspekto nur duonas,
ĝi tamen estas sfer':   Sed rondas ĝi en bel'.
Facile ni priridas   Do ankaŭ estas multo,
aferon, se ni vidas   Loganta al insulto,
nur parton de la plena ver'.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
4. Homidoj ni fieraj   4. Ni homoj tiel vantaj
pekuloj nur, mizeraj;   Ja estas nur pekantaj,
ne multon scias ni.   Malvasta nia sci';
Ni teksas iluziojn   Ĥimerojn ni eltrikas,
kaj serĉas multajn sciojn   Ni multe artifikas
kaj devojiĝas pli kaj pli.   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   5. Vidigu, Dio, savon,
la Savon, ne plu fidi   Pasem' ne veku ravon,
vantaĵojn de l' pasem'!   Ne ĝoju ni pro glor'!
Nin faru simpl-animaj,   Fariĝu malafektaj
infane Dio-timaj   Ni kaj al vi respektaj,
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infane gaju nia kor'!
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. Vi gracu, sen ĉagreni
el mond' nin volu preni   El mondo nin forpreni
per milda morto for.   Al fin' per milda mort'!
Nin tiam al ĉielo   Kaj post forpren' fidele
venigu, al la celo:   Hejmigu nin ĉiele,
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Kuŝiĝu do kun pio
Vin nokta vent' ne tuŝu,   Vi en la nom' de Dio,
dum ŝirmas anĝelar'.   Jam fridas nokta vent'.
Indulgu, Di', nin grace,   Per punoj, Di', ne ĝenu,
por ke nun dormu pace   Per dolĉa dorm' nin benu,
ni kaj malsana la najbar'.   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.