Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Guido Holz
 
1. La luno nun leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun ekhelas,
La steloj eklumiĝis,   orpompas surĉiele   Steletoj oraj belas
Subiĝis jam la sun’.   la steloj al l'okul'.   En la ĉiela klar';
Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;   L'arbaro nigra revas,
Kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas   Kaj el herbejo levas
Nebulo blanka kuŝas nun.   mirinde blanka la nebul'   Mirige sin nebula mar'.
 
2. La mondo ŝajnas kiel   2. Ripozas mont' kaj valo   2. Silenta estas mondo
Hejmeca ĉambro, tiel   sub la krepusk-vualo   Kaj en krepuska rondo
Trankvila estas ĝi.   trankvile kvazaŭ lag'.   Hejmecas kun favor'!
Dormante ĉiun penon,   Por vi jen la permeso   Similas kalman ĉelon,
Aflikton kaj ĉagrenon   fordormi en forgeso   En kiu vi kverelon
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   la malbonaĵojn de la tag'.   De l'tago dorme pelu for.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. La luno nur duone   3. Ĉu vi la lunon konas?
Tre eta fora stelo,   Prezentas sin impone;   Aspekto nur duonas,
Sed tamen egas ĝi!   ĝi tamen estas sfer':   Sed rondas ĝi en bel'.
Ja estas ofte aĵo   Facile ni priridas   Do ankaŭ estas multo,
Por ni nur ridindaĵo;   aferon, se ni vidas   Loganta al insulto,
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   nur parton de la plena ver'.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   4. Homidoj ni fieraj   4. Ni homoj tiel vantaj
Mizeraj ni pekuloj,   pekuloj nur, mizeraj;   Ja estas nur pekantaj,
Malmulton scias ni!   ne multon scias ni.   Malvasta nia sci';
Ni faras multajn aĵojn   Ni teksas iluziojn   Ĥimerojn ni eltrikas,
Kaj artajn elpensaĵojn,   kaj serĉas multajn sciojn   Ni multe artifikas
Sed vana estas tio ĉi.   kaj devojiĝas pli kaj pli.   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
5.) La Dian savon vidu   5. Ho Di', nin lasu vidi   5. Vidigu, Dio, savon,
Ni nur kaj ni ne fidu   la Savon, ne plu fidi   Pasem' ne veku ravon,
je vanta iluzi’!   vantaĵojn de l' pasem'!   Ne ĝoju ni pro glor'!
Ni malfieraj iĝu,   Nin faru simpl-animaj,   Fariĝu malafektaj
Ni ĝoju kaj piiĝu,   infane Dio-timaj   Ni kaj al vi respektaj,
Infan-egalaj estu ni!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infane gaju nia kor'!
 
6.) Finfine vi nin prenu   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. Vi gracu, sen ĉagreni
El tiu mond’, ĉagrenu   el mond' nin volu preni   El mondo nin forpreni
Ni ne pro tio ĉi!   per milda morto for.   Al fin' per milda mort'!
Kaj kiam vi nin prenos,   Nin tiam al ĉielo   Kaj post forpren' fidele
Ho faru, ke ni venos   venigu, al la celo:   Hejmigu nin ĉiele,
En vian regnon, kara Di’!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Kuŝiĝu do kun pio
Trankvile endormiĝu!   Vin nokta vent' ne tuŝu,   Vi en la nom' de Dio,
Noktiĝas ĉie ĉi;   dum ŝirmas anĝelar'.   Jam fridas nokta vent'.
Vin gardos nia Dio.   Indulgu, Di', nin grace,   Per punoj, Di', ne ĝenu,
Li regas super ĉio.   por ke nun dormu pace   Per dolĉa dorm' nin benu,
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   ni kaj malsana la najbar'.   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!