Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Alexander Puschkin * K.... Rusa Arg-616-305 2005-04-22 16:27 Manfred nur tiun aldonu
Karoline Jänisch An ... Germana Arg-617-305 2005-04-22 16:38 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Al... Esperanto 2006-09-20 Arg-730-305 | MR-153-6 2006-12-04 12:17 mgr nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Al.... Esperanto 1984-05 Arg-618-305 | MR-153-2a 2006-09-20 09:31 Manfred nur tiun forigu

Alexander Puschkin,
Al...

 

Alexander Puschkin,
Al....

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Esperantigo laŭ la rusa origina teksto.   Esperantigo laŭ la germana traduko de
Karoline Jänisch
 
Memoras ofte mi pri tio:   Momenton vi ja estis mia,
aperis iam vi al mi,   vi foje staris antaŭ mi,
samkiel fuĝa mir-vizio,   Vi pura ideal’ gracia
de l’ pura belo la geni’.   de l’ belo efemera vi.
 
En la turmentoj de l’ amaraj   Dolor-espere sopirante,
afliktoj kaj melankoli’   en la bruado de l’ homar’
aperis viaj trajtoj karaj,   la dolĉan voĉon ekaŭdante,
la mildan voĉon aŭdis mi.   mi sonĝis pri l’ okulo-par’.
 
La jaroj pasis, forbloviĝis   Sed dum la viv-batal’ multjara,
subite tiuj sonĝoj ĉi,   dum la restado en la sol’,
la belaj trajtoj ekpaliĝis,   paliĝis la memor’ de l’ kara
forgesis vian voĉon mi.   aspekto via kaj parol’.
 
Kviete pasis tagoj miaj   Mi jarojn en karcero restis,
en la ekzil’, sen emoci’,   ne kredis plu je l’ kara Di’,
sen Dio, sen inspiroj iaj,   malplena mia brusto estis,
ne ploris, vivis, amis mi.   ne ploris, vivis, amis mi.
 
Vekiĝis nun animo mia,   Saniĝas nun animo mia.
kaj ree ekaperis vi,   Vi ree staras antaŭ mi,
samkiel fuĝa vid’ vizia,   vi pura ideal’ gracia
de l’ pura belo la geni’.   de l’ belo efemera vi.
 
Nun ree batas kun sentemo   Nun ree batas kun pasio
en mia brusto mia kor’,   La vekiĝinta kor’ en mi,
inspir’ revenis kaj kredemo   denove ardas ĝi por Dio
kaj viv’ kaj am’ kaj ree plor’.   kaj vivas, ploras, amas ĝi.
 
Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2006-09-20.

Esperantigis:
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
*04.11.1938)
en Decembro de 2000 laŭ la origina
rusalingva teksto.
  Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-05.

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
faris laŭ la germanigo de s-ino Karoline
Jänisch (Pawlowa).