Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Fontane * Im Garten Germana Arg-223-112 | MR-313-1a 2003-12-30 21:25 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo En la ĝardeno Esperanto 1998-07-19 Arg-224-112 | MR-313-1a 2003-12-30 21:28 Manfred nur tiun forigu

Theodor Fontane,
Im Garten

 

Theodor Fontane,
En la ĝardeno

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Die hohen Himbeerwände   La framboj per altaj siaj
Trennten dich und mich,   tigoj disigis nin,
Doch im Laubwerk unsre Hände   sed tra l‘ foliaro niaj
Fanden von selber sich.   manoj mem trovis sin.
 
Die Hecke konnt‘ es nicht wehren,   La heĝo per alto sia
Wie hoch sie immer stund.   ne povis malhelpi ĝin:
Ich reichte dir die Beeren   mi metis la berojn al via
Und du reichtest mir deinen Mund.   buŝo kaj kisis vi min.
 
Ach schrittest du durch den Garten   Se irus tra la ĝardeno
Noch einmal im raschen Gang,   ankoraŭfoje vi,
Wie gerne wollt‘ ich warten,   volonte je via reveno
Warten stundenlang.   atendus dum horoj mi.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Fontane (Teodoro Fontano,
*1819-12-30 - †1898-09-20).
  Traduko de la Germana poemo "Im Garten"
de Theodor Fontane (Teodoro Fontano,
*1819-12-30 - †1898-09-20) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1998-07-19.