Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Дмитрий Павлович Давыдов * Славное море — священный Байкал Russian Arg-1931-959 2013-12-29 22:12 Manfred only this add
Frieder Weigold Glora maro Esperanto Arg-1932-959 2013-12-29 19:30 Manfred only this remove

Дмитрий Павлович Давыдов,
Glora maro

 
translated by Frieder Weigold
 
Glora maro, ho sankta Bajkal'!
Glora la ŝipo, la salma barelo!
Inter ondegoj tra pluvada fal'
Flosas fuĝinto en ŝelo.
 
Dum longa temp' kun raslanta ĉen'
Migris mi en la montar' Akatuja.
Nur pro amiko longtempa kaj ben'
Ebliĝis libero tuja.
 
Ŝilka kaj Njerĉinsk, jam ĉesis terur'!
Montgardistaron mi fine eskapis!
En arbustar' min atendis sekur'.
Kuglo pafila maltrafis.
 
Dum hela tago kaj densa mallum'
Migris mi lande kaj for de la urboj.
Homa koram' helpis min tra noktum'
kaj tra mizeraj perturboj.
 
Glora la maro, ho sankta Bajkal'!
Mantel' ŝirita, ho glora la velo!
Inter ondegoj, tra pluvada fal'
Flosas fuĝinto en ŝelo!
 
Translation of the Russian poem "Славное
море — священный Байкал"
by Дмитрий Павлович
Давыдов into Esperanto by Frieder
Weigold.