Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Chang, Chiu Ling La akvofalo ĉina Arg-1989-945 2014-04-01 18:00 Manfred only this add
Hausmann, Manfred * Der Wasserfall German Arg-1900-945 2014-04-01 17:46 Manfred only this add
Retzlaff, Manfred La akvofalo Esperanto 2013-12 Arg-1901-945 2014-03-19 15:12 Manfred only this remove

Manfred Hausmann,
La akvofalo

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Blinde sin ĵetas purpur' akvofala
en la abismon tie ĉi.
Kaj disiĝas la ruĝo kaj pala
akvofumo eliĝas el ĝi.
 
De l' altej' nebulvualo
subeniĝas tie ĉi,
ĝi ruliĝas tra la valo,
de la arboj gutas ĝi.
 
Glime sur la ŝaŭm' ŝvebanta
estas arko el odor'
kaj la akvo estas bruanta
kvazaŭ tondro en la for'.
 
El la verdo de l' arbaro
rokoj supren levas sin.
La prafort' de l' vivantaro
bolas jen en la ravin'.
 
Translation of the German poem "Der
Wasserfall" by Manfred Hausmann (*1898-09-10
- †1986-08-06) into Esperanto by
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 2013-12.