Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 65 * Antoniuslied Germana Arg-1782-896 2013-06-04 15:07 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Antonio-kanto Esperanto Arg-1783-896 2013-06-04 15:19 Manfred nur tiun forigu

N. N. 65,
Antonio-kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ho Antonio, lumo de l' graco,
Ho Antonio, petu por ni!
Gvidas vi nin tra malluma spaco.
Ho Antonio, petegu por ni!
Estas la mondon vi ja superinta,
Dion en la dezerto trovinta.
Ho Antonio, petu por ni,
Granda sanktulo, petegu por ni!
 
Forta helpanto de la mizeruloj,
Ho Antonio, petu por ni!
Helpu al ni, ni kompatinduloj,
Ho Antonio, petegu por ni.
Ŝirmu nin kontraŭ malsan' kaj danĝero,
Por ke ni estu sekuraj sur Tero!
Ho Antonio, petu por ni,
Granda sanktulo, petegu por ni!
 
Kiel protektas vin viaj anĝeloj,
Ho Antonio, petu por ni,
Helpu nin vi en ĉiuj kvereloj.
Ho Antonio, petegu pr ni!
Ke post kverel' kaj surtera malpaco
Estu beataj ni pro Dia graco.
Ho Antonio, petu por ni,
Granda sanktulo, petegu por ni!
 
Traduko de la Germana poemo "Antoniuslied"
de N. N. 65 en Esperanton de Manfred
Retzlaff (*1938-11-04).

Vidu ankaŭ la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_de_Padovo.
Siehe auch die Internetseite des Ortsteiles
Benteler: http://de.wikipedia.org/wiki/Benteler_(Langenberg).
Dort ist auch die Kirche St. Antonius
abgebildet.