Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Ludwig Emil Meier Do, ni trinkadu! Esperanto Arg-173-85 2003-11-11 19:53 Manfred only this remove
Ludwig Emil Meier Ergo bibamus! Esperanto 1907 Arg-170-85 2003-11-10 08:49 Manfred only this add
Johann Wolfgang von Goethe * Ergo bibamus! German 1810 Arg-169-85 2003-11-10 08:11 Manfred only this add

Johann Wolfgang von Goethe,
Do, ni trinkadu!

 
translated by Ludwig Emil Meier
 
1. Jen ni kunvenintaj kun laŭdinda vol',
Pro tio nun: do, ni trinkadu!
Tintadas la glasoj, silentas parol',
Pripensu ni: do, ni trinkadu!
Malnova ĝi estas kaj fortika dir',
Ĝi taŭgas por iu ajn plenkreska vir',
Kaj sonas eĥoe laŭ kora dezir',
Kunuloj nun: do, ni trinkadu!
 
2. La sorto forvokas min el via rond',
Kunuloj, ho! Do, ni trinkadu!
Foriras mi sen granda havo al mond',
duoble nun: do, ni trinkadu!
Ĉu avaregula amasas envi',
Do gajan junulon zorgigas neni',
ĉar unu l'alian ja helpas el ni:
Atestu per: do, ni trinkadu!
 
3. Pri la hodiaŭo, ĉu decas parol'?
Mi pensas nur: do, ni trinkadu!
Ŝanĝiĝo ja estas de l'mondo la rol',
Pro tio ja: do, ni trinkadu!
Eliras kunulo el urba pordeg',
La nuboj foriĝas pro suna la reg',
Jen ĝi la emblemo de nia ĝojeg',
Finkantu nun: do, ni trinkadu!
 
Translation of the German poem "Ergo
bibamus!" by Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) into
Esperanto by Ludwig Emil Meier (*1847-02-16
- †1919).

Mi, Manfredo Ratislavo (= Manfred Retzlaff),
ŝanĝis en tiu versio la tradukon de
Ludwig Emil Meier (= L. E. Meier) iomete
anstataŭigante la latinajn vortojn "ergo
bibamus" per "do, ni trinkadu!". La
tradukinto L. E. Meier estis lasinta tiun
latinan esprimon en sia traduko. Sed mi
pensis, ke estas eble pli konvene, ke la
teksto estu tute en Esperanto. Oelde, la
11-an de Novembro 2003.