Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Lajos Tarkony La maljuna virino Esperanto Arg-1696-842 2013-02-26 19:14 Manfred nur tiun forigu
Joseph Campbell * The Old Woman Angla Arg-1695-842 2013-02-26 19:17 Manfred nur tiun aldonu

Joseph Campbell,
La maljuna virino

 
tradukita de Lajos Tarkony
 
Kiel blanka kandelo
antaŭ Sankta Virgin’
estas la vizaĝo
de maljuna virin'.
 
Kiel lasta radio
de l' sun' mortas for,
estas virino
kun finita labor'.
 
Kun pensoj serenaj,
post ĝoj’ kaj esper'
ŝi milde memoras
pri pasinta sufer'.
 
Traduko de la Angla poemo "The Old Woman"
de Joseph Campbell (*1904-03-26 -
†1987-10-30) en Esperanton de Lajos
Tarkony (civila nomo: Ludwig Totsche,
*1902 - †1978-07-15).

Li estis hungara esperantisto. La teksto
aperis en 1953 en la revuo „La Praktiko“,
n-ro 3-4 (185-186), 17-a jarkolekto,
marto-aprilo 1953. S-ro Lars Kromann
aperigis ĝin en sia kolekto
http://www.literaturo.dk sub
http://www.literaturo.dk/maljuna.htm.

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la revuo
„Literatura Mondo“ en la jaro 1947,
en la numero 179. Vidu la kolekton
http://egalite.hu/vinye/literaturamondoenhavo.pdf
, paĝo 61. (En http://www.literaturo.dk/maljuna.htm
estas indikita la pseŭdonimo J. I. kiel
tradukinto.)
Pri Lajos Tárkony vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Lajos_Tárkony.