Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Jam dormas la floretoj Esperanto 1978-01 Arg-1664-828 2013-02-15 23:17 Manfred nur tiun forigu
Anton Wilhelm von Zuccalmaglio * Die Blümelein, sie schlafen Germana Arg-1663-828 2015-04-01 17:45 Manfred nur tiun forigu

Anton Wilhelm von Zuccalmaglio,
Die Blümelein, sie schlafen

 

Anton Wilhelm von Zuccalmaglio,
Jam dormas la floretoj

 
    tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Die Blümelein, sie schlafen   1. Jam dormas la floretoj
schon längst im Mondenschein,   jen en la luna bril',
sie nicken mit den Köpfchen   moviĝas la kapetoj
auf ihren Stengelein.   samkiel la lulil'.
Es rüttelt sich der Blütenbaum,   Sonĝante pri printempa sun'
er säuselt wie ein Traum;   la arbo dormas nun.
schlafe, schlafe,   Dormu, dormu!
schlaf du, mein Kindelein.   Dormu, mia infanet!
 
2. Die Vögelein, sie sangen   2. Kantadis la birdetoj,
so süß im Sonnenschein,   dum lumis hela sun',
sie sind zur Ruh gegangen   kuŝante en nestetoj
in ihre Nestelein.   ekdormas ili nun.
Das Heimchen in dem Ährengrund   Silentas tuta la natur',
es tut allein sich kund.   la grilo ĉirpas nur.
Schlafe, schlafe,   Dormu, dormu!
schlaf du, mein Kindelein.   Dormu, mia infanet!
 
3. Sandmännchen kommt geschlichen   3. Jen tra la fenestreto
und guckt durchs Fensterlein,   rigardas sablulet',
ob irgend noch ein Kindchen   ĉu ie en dometo
nicht mag zu Bette sein.   ne dormas infanet'.
Und wo er nur ein Kindlein fand,   En la okulojn de ĝi
streut er ins Aug ihm Sand.   enmetas sablon li.
Schlafe, schlafe,   Dormu, dormu!
schlaf du, mein Kindelein.   Dormu, mia infanet!
 
4. Sandmännchen, aus dem Zimmer!   4. Foriru, sabluleto!
Es schläft mein Herzchen fein.   Ja dormas karulet',
Es ist gar fest verschlossen   nun ĝia okuleto
schon sein Guckäugelein.   fermiĝis pro dormet'.
Es leuchtet morgen mir Willkomm,   Je l' nova tago ree ĝi
das Äugelein so fromm.   rigardos ek al mi.
Schlafe, schlafe,   Dormu, dormu!
schlaf du, mein Kindelein.   Dormu, mia infanet!
 
  5. Nun dormas la infano
    kaj sonĝas bele ĝi,
    estante en la mano
    de l' ĉiopova Di'.
    Infanoj ĉiuj dormas nun,
    ĝis levos sin la sun'.
    Dormu, dormu!
    Dormu, mia infanet!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Anton Wilhelm von Zuccalmaglio (*1803-04-12
- †1869-03-23).

Siehe auch:
http://www.lieder-archiv.de/die_blu
melein_sie_schlafen-notenblatt_300709.html
.
Tie estas indikitaj la muzik-notoj de la
melodio.
Pri la verkinto vidu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Anton_Wilhelm_von_Zuccalmaglio.
Vidu ankaŭ:
http://www.mamas-truhe.de/lieder/die-blumelein-sie-schlafen.html
kaj
http://de.wikisource.org/wiki/ADB:Z
ccalmaglio,_Anton_Wilhelm_Florentin_von
.

Vidu ankaŭ:
http://books.google.de/books?id=L0d
AAAAcAAJ&printsec=frontcover&hl=de&sourc
=gbs_ge_summary_r&cad=0#v=onepage&q&f=false
.
 
    Traduko de la Germana poemo "Die Blümelein,
sie schlafen" de Anton Wilhelm von
Zuccalmaglio (*1803-04-12 - †1869-03-23)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1978-01.

Mi, Manfred Retzlaff, aldonis kvinan
strofon, kiun oni eble povas kanti kiel
lastan strofon, anstataŭ la kvara.
La melodio estas aŭdebla en
http://www.youtube.com/watch?v=w9DIHx6isdU.