Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Lazarus Zamenhof Ĝoju, ĝoju ni kolegoj Esperanto Arg-159-81 2004-01-28 17:08 Manfred nur tiun forigu
Johann Christian Günther Brüder, laßt uns fröhlich sein Germana 1717 Arg-177-81 2006-02-28 12:21 mgr nur tiun aldonu
Johann Christian Günther Brüder, laßt uns lustig sein Germana 1717 Arg-160-81 2006-02-28 12:27 mgr nur tiun aldonu
Johann Friedrich Lentner Lebt, so lang die Jugend schäumt Germana 1850 Arg-178-81 2003-11-20 11:20 Manfred nur tiun aldonu
Christian Wilhelm Kindleben * Gaudeamus igitur Latina 1768 Arg-158-81 2004-01-28 17:05 Manfred nur tiun forigu

Christian Wilhelm Kindleben,
Gaudeamus igitur

 

Christian Wilhelm Kindleben,
Ĝoju, ĝoju ni kolegoj

 
    tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
1. Gaudeamus igitur,   1. Ĝoju, ĝoju ni kolegoj,
juvenes dum sumus;   dum ni junaj estas!
post jucundam juventutem   Post plezura estanteco,
post molestam senectutem   post malĝoja maljuneco
nos habebit humus.   sole tero restas.
 
2. Ubi sunt, qui ante nos   2. Vivo estas tre mallonga,
in mundo fuere?   kuras ne tenate.
Vadite ad superos,   Kaj subite morto venos,
transite ad inferos,   kaj rapide ĉiun prenos,
ubi jam fuere.   ĉiun senkompate.
 
3. Vita nostra brevis est,   3. Kie niaj antaŭuloj
brevi finietur,   en la mondo sidas?
venit mors velociter,   Iru al la superuloj,
rapit nos atrociter,   serĉu ilin ĉe subuloj.
nemini parcetur.   Kiu ilin vidas?
 
4. Vivat academia,   4. Vivu la akademio
vivant profesores,   kaj la profesoroj!
vivat membrum quodlibet,   Vivu longe kaj en sano
vivant membra quaelibet,   ĉiu akademiano.
semper sint in flore!   Vivu sen doloroj!
 
5. Vivant omnes virgines   5. Vivu ĉiuj la knabinoj,
faciles, formosae,   belaj kaj hontemaj!
vivant et mulieres,   Vivu ankaŭ la virinoj,
tenerae, amabiles,   amikinoj kaj mastrinoj,
bonae, laboriosae!   bonaj, laboremaj.
 
6. Vivat et res publica   6. Vivu, floru nia regno
et qui illam regit,   kaj regnestro nia!
vivat nostra civitas,   Kaj amikoj mecenataj,
maecenatum caritas,   protektantoj estimataj
quae nos hic protegit.   de l' akademio.
 
7. Pereat tristitia,   7. Mortu, mortu malgajeco,
pereant osores,   mortu la doloroj!
pereat diabolus,   Mortu ĉiu intriganto
quivis antiburschius,   kaj malamon konservanto
atque irrisores.   longe en la koroj!
 
Verkinto de tiu ĉi Latina poemo estas
Christian Wilhelm Kindleben (*1748 -
†1785), publikigita 1768.

Christian Wilhelm Kindleben, Student der
Theologie in Halle, hat auf Grund einer
alten Vagantendichtung aus dem 13.
Jahrhundert, die auf einen lateinischen
Bußgesang aus dem Jahre 1267 zurückgeht,
diese Fassung des Liedes geschaffen. (Siehe
das Liederbuch "Gaudeamus igitur",
Historische Studentenlieder, zusammengestellt
von Günter Steiger und Hans-Joachim
Ludwig, VEB Deutscher Verlag für Musik,
Leipzig, 1989, ISBN 3-370-00018-0)
  Traduko de la Latina poemo "Gaudeamus
igitur" de Christian Wilhelm Kindleben
(*1748 - †1785) en Esperanton de
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).

La teksto de tiu ĉi traduko estas prenita
el la kantlibro "Mia Kantaro I" de Josef
Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050
Villingen-Schwenningen (5a plibonigita
eldono de Novembro 2001).