Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Adiaŭo de studento Esperanto 1907 Arg-157-80 2003-12-28 22:55 Manfred nur tiun forigu
Gustav Schwab * Bemooster Bursche zieh ich aus Germana 1814 Arg-156-80 2003-11-03 11:21 Manfred nur tiun aldonu

Gustav Schwab,
Adiaŭo de studento

 
tradukita de Ludwig Emil Meier
 
Kantebla laŭ la melodio de Albert Methfessel
(1785 - 1869)
 
1. Multjare mi studinta hom' -
- Adiaŭ nun, filistra dom'! -
Al hejm' malnova iras mi,
Nun mem filistro tie ĉi!
 
2. Adiaŭ, stratoj de la urb',
Ne plu promenas mi en kurb',
Nek kantos, nek bruigos ajn,
Nun decas min konvena ŝajn'!
 
3. Gastejo vi kun bier' kaj vin',
Vi jam ne plu gastigos min,
Ne logu via elpendaj',
Por mi ĝi estas nur vantaĵ'!
 
4. Vi universitato, ho!
Tre majestece staras do.
Tro longe en vi, haloj ĉi
Dum kelkaj hor' enuis mi.
 
5. Kaj vi, karcero sub tegment',
Vin mi memoras sen kontent';
Malbona loko, "pereat!"
al vi, de ĉiuj malamat'!
 
6. Sed vi, skermejo, vivu, ho! 1)
Ne vin forgesos mi, ne do!
Vi daŭre estu kun favor'
La pritraktejo de honor'!
 
7. Nun jen, ĉe l' amatina pord'
Ektuŝas min en koro mord' -
Vin lasi, bela, ho knabin',
Ja, vere, tio premas min.!
 
8. Sed for, antaŭen laŭ la voj'!
Malfermu vin por lasta foj'
Pordeg' malnova, ne tra vi
Revenos al la muzoj mi!
 
9. Nu, fratoj, akompanu min
Nur duonvoje al destin'!
Pro gaja kanto flugu for
De l' adiaŭo la dolor'!
 
10. En la vilaĝo gastu ni
En lasta bona harmoni';
Por lasta kiso, lasta ĝoj',
Nun for - nur esta unu voj'!
 
Traduko de la Germana poemo "Bemooster
Bursche zieh ich aus" de Gustav Schwab
(*1792 - †1850) en Esperanton de
Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
en 1907.
 
1) En la origina teksto de L. E. Meier estas
erare presita la vorto "skrimejo" anstataŭ
la ĝusta "skermejo".