Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Alice Lindel * Stufen des Lebens [-] Germana Arg-1591-795 2013-01-23 11:19 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Ŝtupoj de l' vivo Esperanto 2003-03-02 Arg-1592-795 | MR-399-1a 2013-01-23 11:15 Manfred nur tiun forigu

Alice Lindel,
Stufen des Lebens

 

Alice Lindel,
Ŝtupoj de l' vivo

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Argiope-informo:   La hom’ en la infana aĝ’
La aspekto de tiu ĉi versio estas barita.   ne havas multe ja da saĝ’,
Supozeble la aŭtoro decidis tion.   kaj volas havi iom pli
    da jaroj ol jam havas li.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Alice Lindel.

S-ino Alice Lindel vivis en Gütersloh,
Germanio, laŭ informo de s-ro d-ro Thomas
Lindel, Memelweg 4/1, D-89168 Niederstotzingen,
Tel. 0049-(0)7325-8252.
  Kun dekok jaroj pensas li:
    „Kun dudek estos aĝa mi. -
    Kaj estas tridekjara ul’
    hom’, kiu estas maljunul’."
 
    Impresas la kvardeko lin,
    jam kvazaŭ de la vivo fin’.
    Sed kiam havas kvindek li,
    forŝovas li la finon pli.
 
    La aĝ’ de sesdek jaroj ne
    tro alta ŝajnas esti, tre
    plorinda tamen ŝajnas la
    sepdeka vivojaro ja.
 
    Post okdek restas la esper’,
    atingi naŭdek sur la Ter’.
    Kaj nombras tiam tiu ĉi
    la homojn, kiuj aĝas pli.
 
    Ĉar vere daŭras cento da
    vivjaroj nur malmulte ja
    pli longe ol dek; pensas mi:
    Per nul’ nur diferencas ĝi.
 
    Traduko de la Germana poemo "Stufen des
Lebens" de Alice Lindel en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2003-03-02.

S-ano Albert Stephan publikigis tiun ĉi
Esperantigon de la poemo en la LEA-informilo,
en la jaro 2003.