Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Al la dianto Esperanto Arg-1565-781 2013-01-19 13:52 Manfred nur tiun forigu
Rudolf Alexander Schröder * An die Nelke [-] Germana Arg-1564-781 2013-01-19 14:03 Manfred nur tiun aldonu

Rudolf Alexander Schröder,
Al la dianto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ho dianto, rozfratin',
vi stel-cirklo ronda, vere
firme kaj eĉ pli fiere
vi ja scias fermi vin.
 
Vian koron montras vi;
sed du flamoj ruliĝantaj,
konvulsie langumantaj
arde brulas super ĝi.
 
Spic-odoron, fajron vi
portas kvazaŭ el-infere,
tamen ŝvebas en-aere1)
kiel flirta papili'.
 
Floras, kara amikin',
ĉiam ĉe l' fenestro bele,
akompanas vi fidele
tra la tuta jaro min.
 
Traduko de la Germana poemo "An die Nelke"
de Rudolf Alexander Schröder (*1878-01-26
- †1962-08-22) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).
 
1) aŭ:\\tamen ŝvebas vi leĝere\\kiel bela
papili'.