Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Al la nuboj Esperanto Arg-153-78 2003-11-03 10:03 Manfred nur tiun forigu
Christian Morgenstern * An die Wolken Germana Arg-152-78 | MR-308-2a 2003-11-03 10:04 Manfred nur tiun aldonu

Christian Morgenstern,
Al la nuboj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Kaj ĉiam denove,
kiam mi rigarde laciĝis
je la homaj vizaĝoj,
je tiom da speguloj
de senlima stulteco,
mi levis miajn okulojn
super la domojn kaj arbojn
supren al vi,
vi eternaj pensoj de ĉielo,
kaj viaj grando kaj libero
liberigis min ree ĉiam,
kaj mi pensis kun vi
trans landoj kaj maroj
kaj mi pendis kun vi
super la abismo de l’ senlimo
kaj mi disiĝis fine
kiel vaporaĵo,
kiam mi la senmezuran
semon de l’ steloj
vidis flugi
super la agroj
de l’ neekkoneblaj profundaĵoj.
 
Traduko de la Germana poemo "An die Wolken"
de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).