Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Gustav Falke * Die Sorglichen Germana Arg-1560-779 2013-01-19 11:11 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo La timemuloj Esperanto 1997-02 Arg-1561-779 | MR-296-1 2013-01-19 11:12 Manfred nur tiun forigu

Gustav Falke,
Die Sorglichen

 

Gustav Falke,
La timemuloj

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Im Frühling, als der Märzwind ging   Printempe, kiam blovis vent',
und jeder Zweig voll Knospen hing,   demandis ili kun timsent':
da fragten sie mi Zagen:   Ĉu estos la vetero
Was wird der Sommer sagen?   agrabla de l' somero?
 
Und als des Korn in Fülle stand,   Kaj kiam staris en ornam'
in lauter Sonne briet das Land,   de spikoj la grenkampoj jam,
da seufzten sie und schwiegen:   suspiris ili kune:
Bald wird der Herbstwind fliegen.   Ĉu ventos enaŭtune?
 
Der Herbstwind blies die Bäume an   Foliojn ŝiris vento for,
Und ließ auch nicht ein Blatt daran.   plendadis ili pro dolor':
Sie sahn sich an: Dahinter   Ja venos nun post tio
kommt nun der böse Winter.   la vintro, frostos ĉio.
 
Das war nicht eben falsch gedacht,   Malprvaj estis ili ne,
der Winter kam auch über Nacht.   la vintro venis ankaŭ tre
Die armen, armen Leute,   rapide al ĉi tiuj
was sorgen sie nur heute?   mizeraj homoj, kiuj
 
Sie sitzen hinterm Ofen still   nun sidas post la fornoj kaj
und warten, ob's nicht tauen will,   atendas, ĝis la nova Maj'
und bangen sich und sorgen,   verdigos ree ĉion.
um morgen.   Pro kio timi ion?
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Gustav Falke (*1853-01.11 - †1916-02-08).

Pri la poeto vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Gustav_Falke.
 
    Traduko de la Germana poemo "Die Sorglichen"
de Gustav Falke (*1853-01.11 -
†1916-02-08) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1997-02.