Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
August Heinrich Hoffmann * Der schöne Weihnachtstraum Germana Arg-1553-775 2013-01-17 16:24 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff La bela kristnaska sonĝo Esperanto 1997-02 Arg-1554-775 | MR-292-1 2013-01-17 16:46 Manfred nur tiun forigu

August Heinrich Hoffmann,
La bela kristnaska sonĝo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Belegan sonĝon havis mi;
tre bela arbo en
salono nia antaŭ ni
sur tablo staris jen.
 
Sennombra bunta kandelar'
jen brulis ĉirkaŭ ĝi,
plenplena estis la branĉar'
de pom-dekoraci'.
 
Sukeraj pupoj pendis ĉe
la arbo, tiu ĉi
dekoro pompa estis tre
ĝojiga ja por mi.
 
Kaj kiam mire staris mi,
min logis forta tent'
ekkapti pomon; tiam ĝi
foriĝis en moment'.
 
"Ho kristnaskarbo!" vokis mi,
nun vekiĝinte el
la sonĝo, "kie estas vi?"
Ĉirkaŭis min malhel'.
 
"Konduta bone!", kvazaŭ ĝin
ekaŭdis voki mi.
"Vi tiam ree vidos min;
sed nun ekdormu vin!
 
Kaj se kondutos bone vi,
pro via obeem'
al vi kristarbon portos Li,
la Sankta Kristo mem.
 
Traduko de la Germana poemo "Der schöne
Weihnachtstraum" de August Heinrich Hoffmann
(Hoffmann von Fallersleben, *1798-04-02
- †1874-01-19) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1997-02.