Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Christian Morgenstern * Die zwei Wurzeln German Arg-146-75 | MR-174-2a 2003-11-02 08:53 Manfred only this add
Richard Schulz La du radikoj Esperanto 1980 Arg-984-75 2013-02-26 15:12 Manfred only this remove
Manfredo Ratislavo La du radikoj Esperanto 1985-03 Arg-147-75 2003-11-02 08:56 Manfred only this add

Christian Morgenstern,
La du radikoj

 
translated by Richard Schulz
 
Najbara kaj abiradika paro
konversacias en arbaro.
La pintoj supre multon ja susuras.
Ĉi-sube la radikoj nur murmuras.
Sciur' maljuna sidas en proksimo,
kulturas sian pacon en animo.
L'unua diras: knig', la dua: knago.
Sufiĉas tio ĉi por unu tago.
 
Translation of the German poem "Die zwei
Wurzeln" by Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
into Esperanto by Richard Schulz (Rikardo
Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26)
on 1980.

Mi, Manfred Retzlaff, publikigas tiun ĉi
tradukon de la poemo kun permeso de s-ano
Hermano Bermano (Hermann Behrmann,
Schevenstr. 12 B, D-01326 Dresden,
Germanujo). Mi trovis la tradukon en la
libro "Pendumilaj Lidoj laŭ Kristiano
Morgenŝterno", eldonejo Bleicher, 1980,
ISBN 3-88350-501-3. Pri Richard Schulz
vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.