Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Freiherr von Eichendorff * Verschwiegene Liebe Germana Arg-1465-726 2012-12-27 14:17 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Kaŝema amo Esperanto 1984 Arg-1466-726 | MR-038-1 2012-12-27 14:18 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Kaŝema amo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Super arboj kaj greno
Ĝis la hela bril' -
Ĉu eblas diveno
Per pensa flugil'?
La pensoj svingadas,
La nokto mutadas,
Liberas pensad'.
 
Divenas ĝin iu.
Ŝin amas mi nur.
Maldormas neniu
Ĉe l' arba susur'.
La nuboj flugadas,
La amo mutadas,
Similas al nokt'.1)
 
Traduko de la Germana poemo "Verschwiegene
Liebe" de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1984.
 
1) aŭ:\\Samkiel la nokt'.