Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Pilger, Wouter Ĉiuj floroj estas for Esperanto Arg-1454-722 2012-12-11 19:06 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Kelka floro, kie ĝi Esperanto 1984-05-13 Arg-1453-722 | MR-150-1 2012-12-11 19:22 Manfred nur tiun forigu
Seeger, Pete * Where have all the flowers gone? Angla Arg-1452-722 2012-12-11 18:53 Manfred nur tiun aldonu

Pete Seeger,
Ĉiuj floroj estas for

 

Pete Seeger,
Kelka floro, kie ĝi

 
tradukita de Wouter Pilger   tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ĉiuj floroj estas for,   Kelka floro, kie ĝi
Kie ili estas nun?   estas nur restinta?
Ĉiuj floroj estas for,   Kie estas ĝi, ĉu vi
Jam de longa temp'.   tion scias?
Ĉiuj floroj estas for,   Kiu scias ĝin, ho Di'!
Knabin' ilin premis al la kor'   Inoj plukis tiujn ĉi.
Ĉu nun komprenas vi?   Kiu komprenos ĝin?
Ĉu nun komprenas vi?   Kiu komprenos ĝin?
 
Ĉiuj knabinoj estas for,   Kelka ino, kie ŝi
Kie ili estas nun?   Estas nur restinta?
Ĉiuj knabinoj estas for,   Kie estas ŝi, ĉu vi
Jam de longa temp’.   Tion scias?
Ĉiuj knabinoj estas for,   Kiu scias ĝin, ho Di'!
Edziniĝis post ador'   Viroj prenis tiujn ĉi.
Ĉu nun komprenas vi?   Kiu komprenos ĝin?
Ĉu nun komprenas vi?   Kiu komprenos ĝin?
 
Ĉiuj edzoj estas for,   Kelka viro, kie li
Kie ili estas nun?   estas nur restinta?
Ĉiuj edzoj estas for,   Kie estas li, ĉu vi
Jam de longa temp’.   tion scias?
Ĉiuj edzoj estas for,   Kiu scias ĝin, ho Di'!
Soldatiĝis kun dolor'   Soldatiĝis tiuj ĉi.
Ĉu nun komprenas vi?   Kiu komprenos ĝin?
Ĉu nun komprenas vi?   Kiu komprenos ĝin?
 
Ĉiuj soldatoj estas for,   La soldatoj, kiujn mi
Kie ili estas nun?   vidis militiri,
Ĉiuj soldatoj estas for,   kie estas tiuj ĉi?
Jam de longa temp’.   Ĉu vi scias?
Ĉiuj soldatoj estas for,   Kiu scias ĝin, ho Di'!
En la tomboj de l' memor'   Entombiĝis tiuj ĉi.
Ĉu nun komprenas vi?   Kiu komprenos ĝin?
Ĉu nun komprenas vi?   Kiu komprenos ĝin?
 
Ĉiuj tomboj estas for,   Kie la tombejoj ĉi
Kie ili estas nun?   estas sur la tero?
Ĉiuj tomboj estas for,   Kie estas tiuj ĉi?
Jam de longa temp’.   Ĉu vi scias?
Ĉiuj tomboj estas for,   Kiu scias ĝin, ho Di'!
Kovras ilin flor-trezor'   Plorkovritas ĉiuj ĉi.
Ĉu nun komprenas vi?   Kiu komprenos ĝin?
Ĉu nun komprenas vi?   Kiu komprenos ĝin?
 
Ĉiuj floroj estas for,   Traduko de la Angla poemo "Where have all
the flowers gone?" de Pete Seeger en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1984-05-13.

Mi, Manfred Retzlaff, verkis tiun ĉi
tradukon laŭ la germanigo de Max Colpet.
Pri tiu rigardu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Max_Colpet.
Kie ili estas nun?    
Ĉiuj floroj estas for,    
Jam de longa temp'.    
Ĉiuj floroj estas for,    
Knabin' ilin premis al la kor'    
Ĉu nun komprenas vi?    
Ĉu nun komprenas vi?    
 
   
Traduko de la Angla poemo "Where have all
the flowers gone?" de Pete Seeger en
Esperanton de Wouter Pilger (*1942-01-26
- †2006-08-15).

Pri Wouter Pilger vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Wouter_Pilger.
La esperantigo de la kanto troviĝas en
http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88iuj_floroj_estas_for.
Sondisko kun la kantata tekcto de tiu ĉi
esperantigo estas aŭdebla en
http://www.ipernity.com/doc/55897/3641585.