Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Pilger, Wouter Ĉiuj floroj estas for Esperanto Arg-1454-722 2012-12-11 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Kelka floro, kie ĝi Esperanto 1984-05-13 Arg-1453-722 | MR-150-1 2012-12-11 19:22 Manfred nur tiun forigu
Seeger, Pete * Where have all the flowers gone? Angla Arg-1452-722 2012-12-11 18:53 Manfred nur tiun aldonu

Pete Seeger,
Kelka floro, kie ĝi

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Kelka floro, kie ĝi
estas nur restinta?
Kie estas ĝi, ĉu vi
tion scias?
Kiu scias ĝin, ho Di'!
Inoj plukis tiujn ĉi.
Kiu komprenos ĝin?
Kiu komprenos ĝin?
 
Kelka ino, kie ŝi
Estas nur restinta?
Kie estas ŝi, ĉu vi
Tion scias?
Kiu scias ĝin, ho Di'!
Viroj prenis tiujn ĉi.
Kiu komprenos ĝin?
Kiu komprenos ĝin?
 
Kelka viro, kie li
estas nur restinta?
Kie estas li, ĉu vi
tion scias?
Kiu scias ĝin, ho Di'!
Soldatiĝis tiuj ĉi.
Kiu komprenos ĝin?
Kiu komprenos ĝin?
 
La soldatoj, kiujn mi
vidis militiri,
kie estas tiuj ĉi?
Ĉu vi scias?
Kiu scias ĝin, ho Di'!
Entombiĝis tiuj ĉi.
Kiu komprenos ĝin?
Kiu komprenos ĝin?
 
Kie la tombejoj ĉi
estas sur la tero?
Kie estas tiuj ĉi?
Ĉu vi scias?
Kiu scias ĝin, ho Di'!
Plorkovritas ĉiuj ĉi.
Kiu komprenos ĝin?
Kiu komprenos ĝin?
 
Traduko de la Angla poemo "Where have all
the flowers gone?" de Pete Seeger en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1984-05-13.

Mi, Manfred Retzlaff, verkis tiun ĉi
tradukon laŭ la germanigo de Max Colpet.
Pri tiu rigardu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Max_Colpet.