Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Junge Leiden, IX German Arg-1428-711 2012-12-07 22:57 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, IX Esperanto 1983 Arg-1429-711 | MR-140-1 2012-12-07 23:05 Manfred only this remove

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, IX

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Per rozoj, cipresoj estiel dekor'
Ornami mi volus per falsa or'
La libron kun miaj kantoj en ĝi,
Tombigi en ĝin ilin volus mi.
 
Se movus enfosi la amon mi kun
La kantoj, mi povus ripozi nun.
Ekfloros por mi sur la tombo flor'
Nur, kiam rompiĝus al mi la kor'.
 
Jen estas la kantoj nun antaŭ vi
Sovaĝe iĝintaj profunde el mi,
Samkiel la laf' el vulkana krater'
Ŝpruciĝas eksteren kun kelka fajrer'.
 
Ripozas ĝi mute nun, mia kantar',
Kuŝadas rigide en iu librar',
Sed kiam la amo eklevos sin,
La ardo denove vivigos ĝin.
 
Ekiĝas en mi ia antaŭsent':
Post tre multaj jaroj - eĉ pli ol cent -
La amo ree vivigos vin,
La dolĉa amaĵo al iu virin'.
 
Kam kiam la sorĉo malligos sin,
La palaj literoj rigsrdos vin,
Rakontos al vi pri la kor-disŝir'
Kaj flustros sopire pri am-dezir'.
 
Translation of the German poem "Buch der
Lieder, Junge Leiden, IX" by Heinrich
Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
into Esperanto by Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) on 1983.