Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Junge Leiden, III Germana Arg-1411-701 2012-12-06 11:36 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, III Esperanto 1984 Arg-1412-701 | MR-134 2012-12-06 11:36 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, III

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Solece tra tiu arbaro
Ĉagrene promenas mi;
Jen venas malnova revaro,
La koron eniĝis ĝi.
 
Ho, kiu vin instruintas,
Aera birdaro vi!
Se mia kor' vin aŭdintas,
Denove doloras ĝi.
 
Ja aŭdis mi fraŭlineton,
Ĝin ĉiam kantis ŝi,
Kaj tiam la vorteton
Ekkaptis birdoj ni.
 
Neniam rakontu vi tiun
Vorteton plu al mi!
Mi fidas ja neniun,
Vi birdoj, plenegaj de sci'.
 
Ho, lasu al mi la ĉagrenon,
Ne ŝtelu ĝin for de mi.
Atendas mi ŝian revenon,
Por ĉiam sopiras al ŝi.
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Junge Leiden, III" de Heinrich
Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1984.