Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfred Retzlaff Kant' por la suno Esperanto 1989-02-26 Arg-1311-652 | MR-204-2 2012-11-19 14:27 Manfred only this remove
Rolf Krenzer * Ein Lied für die Sonne German 1989-02-26 Arg-1310-652 | MR-204-2 2012-11-19 17:44 Manfred only this add

Rolf Krenzer,
Kant' por la suno

 
translated by Manfred Retzlaff
 
1. Jen kant' por la suno,
la frat' radianta,
donanta la lumon al ni.
Pro tio mi laŭdas
Vin, mia Sinjoro,
laŭ mia talento kaj sci'.
 
2. Jen kant' por la steloj
dumnokte brilantaj
kaj kant' por la lun', la fratin'.
Beligis vi ege,
ho Di', la ĉielon!
Sinjoro, laŭdegas mi vin.
 
3. Prikantas mi ĝoje
la freŝan aeron,
ĝi donas la spiron al mi.
Kaj kantas mi same
pri l' vento blovanta.
Pro tiuj mi dankas vin, Di'!
 
4. Jen kant' por la akvo,
forigas soifon
ja tiu afabla fratin'.
Kaj kant' por la fajro,
la frat' varmiganta.
Sinjoro, dankegas mi vin.
 
5. Jen kant' por la tero,
la bona patrino,
konservas kaj nutras ŝi nin.
Mi dankas, kreinto,
por floroj kaj fruktoj.
pro tio laŭsdegas mi vin.
 
6. Jen kant' por la vivo,
la frato, la patro,
en kiun vi metis min, Di'.
Dumtage mi pensas,
dumnokte mi sonĝas,
sentante la vivon en mi.
 
7. Kaj kant' por la morto,
la frat' atendonta
min jam je mia viv-fin'.
Forprenos li timon
kaj donos li pacon,
al Dio kondukos li min.
 
8. Laŭdegas kaj gloras,
servadas kaj dankas
mi, kiel scipovas mi ĝin.
Prikantas humile
mi mian kreinton,
nur Lin, ĉiun tagon nur Lin.
 
Translation of the German poem "Ein Lied
für die Sonne" by Rolf Krenzer (*1936-08-11
- †2007-03-16) into Esperanto by
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on
1989-02-26.

Tiu ĉi poemo estas verkita laŭ la t. n.
Sunkanto de Francisko de Asizo. Vidu la
retejon:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kantiko_de_la_Kreita%C4%B5oj.
La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Lele kaj Detlev Jöcker. Pri
la komponisto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Detlev_J%C3%B6cker.