Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Krenzer, Rolf * Ein Lied für die Sonne Germana 1989-02-26 Arg-1310-652 | MR-204-2 2012-11-19 17:44 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Kant' por la suno Esperanto 1989-02-26 Arg-1311-652 | MR-204-2 2012-11-19 14:27 Manfred nur tiun forigu

Rolf Krenzer,
Kant' por la suno

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Jen kant' por la suno,
la frat' radianta,
donanta la lumon al ni.
Pro tio mi laŭdas
Vin, mia Sinjoro,
laŭ mia talento kaj sci'.
 
2. Jen kant' por la steloj
dumnokte brilantaj
kaj kant' por la lun', la fratin'.
Beligis vi ege,
ho Di', la ĉielon!
Sinjoro, laŭdegas mi vin.
 
3. Prikantas mi ĝoje
la freŝan aeron,
ĝi donas la spiron al mi.
Kaj kantas mi same
pri l' vento blovanta.
Pro tiuj mi dankas vin, Di'!
 
4. Jen kant' por la akvo,
forigas soifon
ja tiu afabla fratin'.
Kaj kant' por la fajro,
la frat' varmiganta.
Sinjoro, dankegas mi vin.
 
5. Jen kant' por la tero,
la bona patrino,
konservas kaj nutras ŝi nin.
Mi dankas, kreinto,
por floroj kaj fruktoj.
pro tio laŭsdegas mi vin.
 
6. Jen kant' por la vivo,
la frato, la patro,
en kiun vi metis min, Di'.
Dumtage mi pensas,
dumnokte mi sonĝas,
sentante la vivon en mi.
 
7. Kaj kant' por la morto,
la frat' atendonta
min jam je mia viv-fin'.
Forprenos li timon
kaj donos li pacon,
al Dio kondukos li min.
 
8. Laŭdegas kaj gloras,
servadas kaj dankas
mi, kiel scipovas mi ĝin.
Prikantas humile
mi mian kreinton,
nur Lin, ĉiun tagon nur Lin.
 
Traduko de la Germana poemo "Ein Lied für
die Sonne" de Rolf Krenzer (*1936-08-11
- †2007-03-16) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-02-26.

Tiu ĉi poemo estas verkita laŭ la t. n.
Sunkanto de Francisko de Asizo. Vidu la
retejon:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kantiko_de_la_Kreita%C4%B5oj.
La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Lele kaj Detlev Jöcker. Pri
la komponisto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Detlev_J%C3%B6cker.