Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Bela tag' Esperanto Arg-1233-613 2012-10-17 10:12 Manfred nur tiun forigu
John Henry Newton * Ein schöner Tag Germana Arg-1232-613 2012-10-17 10:25 Manfred nur tiun aldonu

John Henry Newton,
Bela tag'

 
tradukita de Joachim Gießner
 
Belegan tagon ĝuis ni.
Ho, kia rara grac'!
Nur ĝojon puran donis ĝi,
Senzorga amdonac'.
 
Kun jubilado de alaŭd'
Vekiĝis la maten'.
Orumis poste ĝin la sun',
La tagon en seren'.
 
Belega tag' en harmoni'
Pli lumas ol juvel'.
Radias, vokas: tiu tag'
Vin gvidu al ĉiel'.
 
Kaj kia sorto trafos vin,
Se venos zorg' kaj plag',
Por ĉiam restos la memor'
Je nia bela tag'.
 
Sed krom memoro tiu tag'
Ja estas multe pli:
Ĉar helpu ĝia varma am'
Dum ĉiu temp' al ni.
 
Traduko de la Germana poemo "Ein schöner
Tag" de John Henry Newton en Esperanton
de Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

La kolekto de poem-kaj kanto-tradukoj de
Joachim Gießner troviĝas en
C:\Users\manfredo\Documents\kanto-tradukoj
de J. Giessner.PDF
. Vidu ankaŭ:
http://de.wikipedia.org/wiki/Joachim_Gie%C3%9Fner,