Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Binder * Beim Kronenwirt Germana 1909 Arg-1230-612 2012-10-15 18:42 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Ĉe l' kronmastro Esperanto Arg-1231-612 2012-10-15 19:11 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Binder,
Ĉe l' kronmastro

 
tradukita de Joachim Gießner
 
Ĉe l'Kronmastro estas jubila dancad',
de bela Katrinjo edziĝa festad'.
Kaj sonas muziko, ĝojkria ridad',
la buloj vaporas por ĉies malsat'.
 
Kristjano nun sidas ja ĉe la pastor',
papavruĝe ardas ŝi, lia trezor'.
La kvara nur estas, konstatas nun li,
kaj daŭros ĝis sepa la fest' tie ĉ
 
...............................................
...............................................
...............................................
...............................................
 
Subite trankvilo, muzika fanfar',
sekrete forfuĝis la junedza par'.
Knabinoj konfuze parolas ne plu,
dancsvingas nun ilin la knaboj kun ĝu'.
 
Kvieta la nokto, arĝenta la lun',
lastfoje la festgastoj ronddancas nun.
Kaj ili finfine ripozas ja, dum
ĉe l'Kronmastro nun estingiĝas la lum'.
 
Traduko de la Germana poemo "Beim Kronenwirt"
de Heinrich Binder en Esperanton de Joachim
Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25).

Tiu ĉi traduko troviĝas en
C:\Users\manfredo\Documents\kanto-tradukoj
de J. Giessner.PDF
.