Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Joachim Gießner Ĉe l' kronmastro Esperanto Arg-1231-612 2012-10-15 19:11 Manfred only this remove
Heinrich Binder * Beim Kronenwirt German 1909 Arg-1230-612 2012-10-15 18:42 Manfred only this add

Heinrich Binder,
Ĉe l' kronmastro

 
translated by Joachim Gießner
 
Ĉe l'Kronmastro estas jubila dancad',
de bela Katrinjo edziĝa festad'.
Kaj sonas muziko, ĝojkria ridad',
la buloj vaporas por ĉies malsat'.
 
Kristjano nun sidas ja ĉe la pastor',
papavruĝe ardas ŝi, lia trezor'.
La kvara nur estas, konstatas nun li,
kaj daŭros ĝis sepa la fest' tie ĉ
 
...............................................
...............................................
...............................................
...............................................
 
Subite trankvilo, muzika fanfar',
sekrete forfuĝis la junedza par'.
Knabinoj konfuze parolas ne plu,
dancsvingas nun ilin la knaboj kun ĝu'.
 
Kvieta la nokto, arĝenta la lun',
lastfoje la festgastoj ronddancas nun.
Kaj ili finfine ripozas ja, dum
ĉe l'Kronmastro nun estingiĝas la lum'.
 
Translation of the German poem "Beim
Kronenwirt" by Heinrich Binder into
Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23
- †2003-11-25).

Tiu ĉi traduko troviĝas en
C:\Users\manfredo\Documents\kanto-tradukoj
de J. Giessner.PDF
.