export for printing: portrait (PDF)
landscape (PDF)
| [show only standard export formats]
additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Schulz, Richard | Elfregho | Esperanto | Arg-1186-588 | 2014-03-14 13:06 Manfred | only this add | |
Grabowski, Antoni | Elf-reĝo | Esperanto | Arg-1694-588 | 2013-02-26 14:50 Manfred | only this remove | |
Goethe, Johann Wolfgang von | * Erlkönig | German | Arg-1185-588 | 2013-02-26 14:59 Manfred | only this add | |
Gießner, Joachim | Elfreĝo | Esperanto | Arg-1242-588 | 2012-10-18 16:09 Manfred | only this remove |
Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | |
translated by Joachim Gießner | translated by Antoni Grabowski | |
Rajdadas tra vent' kaj noktnebul' | Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'? | |
la patro kun febranta etul'. | Jen estas patro kun infanet': | |
La knabon firmtenas sur sia sel'. | Li havas knabon en zorga pen', | |
brakŝirmas lin varme sub mantel'. | Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'. | |
"Ho fil', vi tremas, ŝvitperlas la frunt'`?" | "Filet', vi kial ektremis pro tim'?" | |
"Jen, patro, elforeĝ' en profund', | "Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'! | |
la elforeĝo kun kron' kaj trenaĵ'." | La elforeĝo, kun vost' kaj kron'!" | |
"Filet', nebul' nur kaj arbaĵ'." | "Filet', ĝi estas nebulzon'." | |
"Vi ĉarma knab', ho, venu nun, | "Ho venu do, infan' al mi! | |
ni kune ludos en bril' de lun'. | Mi belajn ludojn ludos kun vi: | |
Kaj buntaj floroj ĝojigos vin, | Ĉe l' bordo brilas kolora flor', | |
orajn vestojn havas mia patrin'." | Mia panjo havas vestojn el or'!" | |
"Ho patro, ho patro, ĉu aŭdas ne vi? | "Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret', | |
L'elfreĝo dolĉe promesas al mi." | Kion promesas elfreĝ' en sekret'?" — | |
"Karulo, trankviliĝu, infan', | "Ne timu, filet', ne timu vi, | |
susuras vento tra seka kan'." | Murmuras vent' en velka foli'." | |
"Vi, ĉarma knab', akompanu min, | "Knabeto bela, sekvu min', | |
la filinoj vartos, dorlotos vin. | La filinoj miaj vartados vin'. | |
La filinoj dancos en nokta rondad', | La filinoj, lertaj en danca rond-form', | |
vin lulos kaj kantos por via dormad'". | Kantante, dancante vin lulos al dorm'." | |
"Ho patro, ho patro," ĝemegas la fil', | "Patret', ĉu vi vidas, patret", mia kar'? | |
"elfinoj jen kun obskura bril'!" | En lok' malhela jen elfinar'!" | |
"Filet', filet', ekkonas mi ĝin, | "Filet', filet', mi vidas precize: 1) | |
salikoj la grizaj trompas nur vin." | Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize." | |
"Mi amas vin, allogas min via belec', | "Mi amas vin, ĉarma vi, mia knabet', | |
kaj se vi ne volas, vin venkos fortec'!" | Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!" | |
"Ho, patro, li venas, nun sentas mi lin! | "Patreto, patreto, li prenas min for! | |
Elfreĝo krude perfortas min." | Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!" | |
Rapid-horora la patra rajdad' - | La patro ektremis, kun granda rapid' | |
en brak' aŭdiĝas singulta ĝemad'. | Li rajdas, kaj plende en brak' ĝemas l' id'. | |
Kun pen' li venas ĝis la kort', | Alvenas patr' al hejma kort', | |
prenita estas la knab' - de l'mort'. | L' infanon prenis jam for la mort'. | |
Translation of the German poem "Erlkönig" by Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) into Esperanto by Antoni Grabowski (*1857-06-11 - †1921-07-04). | ||
Translation of the German poem "Erlkönig" by Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html. sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf. | 1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas por tio, ke la rimvortoj estu – same kiel en la originale – akcentataj sur la lasta silabo, jenan ŝanĝon: \\„Fileto, precize mi vida ĝin:\\La grizaj salikoj jen trompas vin.“ |