Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfreĝo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfregho

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Richard Schulz
 
Rajdadas tra vent' kaj noktnebul'   Malfrua ĉeval' en nokta vent'?
la patro kun febranta etul'.   La patro estas en korturment'.
La knabon firmtenas sur sia sel'.   Enbrake tenas infanon li,
brakŝirmas lin varme sub mantel'.   sekure, tamen kun zorg' pri ghi.
 
"Ho fil', vi tremas, ŝvitperlas la frunt'`?"   Fileto, kial vi timas nur? -
"Jen, patro, elforeĝ' en profund',   Eksonas, paĉjo, elfa murmur'.
la elforeĝo kun kron' kaj trenaĵ'."   Jen glitas reĝo kun elfoj mil. -
"Filet', nebul' nur kaj arbaĵ'."   Nebul' ĝi estas, mia fil'. -
 
"Vi ĉarma knab', ho, venu nun,   "Ho, ĉarma knabo, sekvu min!
ni kune ludos en bril' de lun'.   Juvelojn havas mia patrin'.
Kaj buntaj floroj ĝojigos vin,   Kolorajn florojn ricevos vi,
orajn vestojn havas mia patrin'."   Kaj vi ludos gaje kun papili'."
 
"Ho patro, ho patro, ĉu aŭdas ne vi?   Ho patro, ho paĉjo, la elfreĝo jen!
L'elfreĝo dolĉe promesas al mi."   Li logas min for al luksa festen'! -
"Karulo, trankviliĝu, infan',   Ne timu! Dormu, mia etul'!
susuras vento tra seka kan'."   Susuras arboj en la nebul'. -
 
"Vi, ĉarma knab', akompanu min,   "Nu venu, fajna knabo, kun mi!
la filinoj vartos, dorlotos vin.   La princinoj zorgos kun ĉarm' pri vi.
La filinoj dancos en nokta rondad',   La princinoj dancos dumnokte en rond'
vin lulos kaj kantos por via dormad'".   Kaj kante vin lulos en bela rotond'."
 
"Ho patro, ho patro," ĝemegas la fil',   Ho patro, ho paĉjo, filinoj de l' reĝ'
"elfinoj jen kun obskura bril'!"   Insidas tie malantaŭ la heĝ'. -
"Filet', filet', ekkonas mi ĝin,   Mi bone vidas, mia filet',
salikoj la grizaj trompas nur vin."   De grizaj salikoj jen estas aret'. -
 
"Mi amas vin, allogas min via belec',   "Mi nepre vin bezonas por mia eskort'.
kaj se vi ne volas, vin venkos fortec'!"   Se vi ne konsentas, estiĝu perfort'!" -
"Ho, patro, li venas, nun sentas mi lin!   Ho patro, ho paĉjo, ve, kia kruel'!
Elfreĝo krude perfortas min."   Elfreĝo venis al sia cel'! -
 
Rapid-horora la patra rajdad' -   La patro rajdas kun granda rapid'.
en brak' aŭdiĝas singulta ĝemad'.   Li timas. En brak' lia ĝemas la id'.
Kun pen' li venas ĝis la kort',   Li pene venas al la kort'.
prenita estas la knab' - de l'mort'.   La knabon prenis jam for la mort'.
 
  Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

Tiu chi traduko aperis en 1981-07-01 en
la Vestfaliaj Flugfolioj, kiujn eldonis
Richard Schulz (Rikardo Shulco) mem. Pri
Richard Schulz vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
 
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.