Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfreĝo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elf-reĝo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfregho

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Antoni Grabowski   tradukita de Richard Schulz
 
Rajdadas tra vent' kaj noktnebul'   Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'?   Malfrua ĉeval' en nokta vent'?
la patro kun febranta etul'.   Jen estas patro kun infanet':   La patro estas en korturment'.
La knabon firmtenas sur sia sel'.   Li havas knabon en zorga pen',   Enbrake tenas infanon li,
brakŝirmas lin varme sub mantel'.   Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'.   sekure, tamen kun zorg' pri ghi.
 
"Ho fil', vi tremas, ŝvitperlas la frunt'`?"   "Filet', vi kial ektremis pro tim'?"   Fileto, kial vi timas nur? -
"Jen, patro, elforeĝ' en profund',   "Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'!   Eksonas, paĉjo, elfa murmur'.
la elforeĝo kun kron' kaj trenaĵ'."   La elforeĝo, kun vost' kaj kron'!"   Jen glitas reĝo kun elfoj mil. -
"Filet', nebul' nur kaj arbaĵ'."   "Filet', ĝi estas nebulzon'."   Nebul' ĝi estas, mia fil'. -
 
"Vi ĉarma knab', ho, venu nun,   "Ho venu do, infan' al mi!   "Ho, ĉarma knabo, sekvu min!
ni kune ludos en bril' de lun'.   Mi belajn ludojn ludos kun vi:   Juvelojn havas mia patrin'.
Kaj buntaj floroj ĝojigos vin,   Ĉe l' bordo brilas kolora flor',   Kolorajn florojn ricevos vi,
orajn vestojn havas mia patrin'."   Mia panjo havas vestojn el or'!"   Kaj vi ludos gaje kun papili'."
 
"Ho patro, ho patro, ĉu aŭdas ne vi?   "Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret',   Ho patro, ho paĉjo, la elfreĝo jen!
L'elfreĝo dolĉe promesas al mi."   Kion promesas elfreĝ' en sekret'?" —   Li logas min for al luksa festen'! -
"Karulo, trankviliĝu, infan',   "Ne timu, filet', ne timu vi,   Ne timu! Dormu, mia etul'!
susuras vento tra seka kan'."   Murmuras vent' en velka foli'."   Susuras arboj en la nebul'. -
 
"Vi, ĉarma knab', akompanu min,   "Knabeto bela, sekvu min',   "Nu venu, fajna knabo, kun mi!
la filinoj vartos, dorlotos vin.   La filinoj miaj vartados vin'.   La princinoj zorgos kun ĉarm' pri vi.
La filinoj dancos en nokta rondad',   La filinoj, lertaj en danca rond-form',   La princinoj dancos dumnokte en rond'
vin lulos kaj kantos por via dormad'".   Kantante, dancante vin lulos al dorm'."   Kaj kante vin lulos en bela rotond'."
 
"Ho patro, ho patro," ĝemegas la fil',   "Patret', ĉu vi vidas, patret", mia kar'?   Ho patro, ho paĉjo, filinoj de l' reĝ'
"elfinoj jen kun obskura bril'!"   En lok' malhela jen elfinar'!"   Insidas tie malantaŭ la heĝ'. -
"Filet', filet', ekkonas mi ĝin,   "Filet', filet', mi vidas precize: 1)   Mi bone vidas, mia filet',
salikoj la grizaj trompas nur vin."   Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize."   De grizaj salikoj jen estas aret'. -
 
"Mi amas vin, allogas min via belec',   "Mi amas vin, ĉarma vi, mia knabet',   "Mi nepre vin bezonas por mia eskort'.
kaj se vi ne volas, vin venkos fortec'!"   Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!"   Se vi ne konsentas, estiĝu perfort'!" -
"Ho, patro, li venas, nun sentas mi lin!   "Patreto, patreto, li prenas min for!   Ho patro, ho paĉjo, ve, kia kruel'!
Elfreĝo krude perfortas min."   Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!"   Elfreĝo venis al sia cel'! -
 
Rapid-horora la patra rajdad' -   La patro ektremis, kun granda rapid'   La patro rajdas kun granda rapid'.
en brak' aŭdiĝas singulta ĝemad'.   Li rajdas, kaj plende en brak' ĝemas l' id'.   Li timas. En brak' lia ĝemas la id'.
Kun pen' li venas ĝis la kort',   Alvenas patr' al hejma kort',   Li pene venas al la kort'.
prenita estas la knab' - de l'mort'.   L' infanon prenis jam for la mort'.   La knabon prenis jam for la mort'.
 
  Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

 
  Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

Tiu chi traduko aperis en 1981-07-01 en
la Vestfaliaj Flugfolioj, kiujn eldonis
Richard Schulz (Rikardo Shulco) mem. Pri
Richard Schulz vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
 
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.
  1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas por tio,
ke la rimvortoj estu – same kiel en la
originale – akcentataj sur la lasta
silabo, jenan ŝanĝon: \\„Fileto,
precize mi vida ĝin:\\La grizaj salikoj
jen trompas vin.“