Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfreĝo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfregho

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elf-reĝo

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Richard Schulz   tradukita de Antoni Grabowski
 
Rajdadas tra vent' kaj noktnebul'   Malfrua ĉeval' en nokta vent'?   Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'?
la patro kun febranta etul'.   La patro estas en korturment'.   Jen estas patro kun infanet':
La knabon firmtenas sur sia sel'.   Enbrake tenas infanon li,   Li havas knabon en zorga pen',
brakŝirmas lin varme sub mantel'.   sekure, tamen kun zorg' pri ghi.   Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'.
 
"Ho fil', vi tremas, ŝvitperlas la frunt'`?"   Fileto, kial vi timas nur? -   "Filet', vi kial ektremis pro tim'?"
"Jen, patro, elforeĝ' en profund',   Eksonas, paĉjo, elfa murmur'.   "Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'!
la elforeĝo kun kron' kaj trenaĵ'."   Jen glitas reĝo kun elfoj mil. -   La elforeĝo, kun vost' kaj kron'!"
"Filet', nebul' nur kaj arbaĵ'."   Nebul' ĝi estas, mia fil'. -   "Filet', ĝi estas nebulzon'."
 
"Vi ĉarma knab', ho, venu nun,   "Ho, ĉarma knabo, sekvu min!   "Ho venu do, infan' al mi!
ni kune ludos en bril' de lun'.   Juvelojn havas mia patrin'.   Mi belajn ludojn ludos kun vi:
Kaj buntaj floroj ĝojigos vin,   Kolorajn florojn ricevos vi,   Ĉe l' bordo brilas kolora flor',
orajn vestojn havas mia patrin'."   Kaj vi ludos gaje kun papili'."   Mia panjo havas vestojn el or'!"
 
"Ho patro, ho patro, ĉu aŭdas ne vi?   Ho patro, ho paĉjo, la elfreĝo jen!   "Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret',
L'elfreĝo dolĉe promesas al mi."   Li logas min for al luksa festen'! -   Kion promesas elfreĝ' en sekret'?" —
"Karulo, trankviliĝu, infan',   Ne timu! Dormu, mia etul'!   "Ne timu, filet', ne timu vi,
susuras vento tra seka kan'."   Susuras arboj en la nebul'. -   Murmuras vent' en velka foli'."
 
"Vi, ĉarma knab', akompanu min,   "Nu venu, fajna knabo, kun mi!   "Knabeto bela, sekvu min',
la filinoj vartos, dorlotos vin.   La princinoj zorgos kun ĉarm' pri vi.   La filinoj miaj vartados vin'.
La filinoj dancos en nokta rondad',   La princinoj dancos dumnokte en rond'   La filinoj, lertaj en danca rond-form',
vin lulos kaj kantos por via dormad'".   Kaj kante vin lulos en bela rotond'."   Kantante, dancante vin lulos al dorm'."
 
"Ho patro, ho patro," ĝemegas la fil',   Ho patro, ho paĉjo, filinoj de l' reĝ'   "Patret', ĉu vi vidas, patret", mia kar'?
"elfinoj jen kun obskura bril'!"   Insidas tie malantaŭ la heĝ'. -   En lok' malhela jen elfinar'!"
"Filet', filet', ekkonas mi ĝin,   Mi bone vidas, mia filet',   "Filet', filet', mi vidas precize: 1)
salikoj la grizaj trompas nur vin."   De grizaj salikoj jen estas aret'. -   Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize."
 
"Mi amas vin, allogas min via belec',   "Mi nepre vin bezonas por mia eskort'.   "Mi amas vin, ĉarma vi, mia knabet',
kaj se vi ne volas, vin venkos fortec'!"   Se vi ne konsentas, estiĝu perfort'!" -   Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!"
"Ho, patro, li venas, nun sentas mi lin!   Ho patro, ho paĉjo, ve, kia kruel'!   "Patreto, patreto, li prenas min for!
Elfreĝo krude perfortas min."   Elfreĝo venis al sia cel'! -   Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!"
 
Rapid-horora la patra rajdad' -   La patro rajdas kun granda rapid'.   La patro ektremis, kun granda rapid'
en brak' aŭdiĝas singulta ĝemad'.   Li timas. En brak' lia ĝemas la id'.   Li rajdas, kaj plende en brak' ĝemas l' id'.
Kun pen' li venas ĝis la kort',   Li pene venas al la kort'.   Alvenas patr' al hejma kort',
prenita estas la knab' - de l'mort'.   La knabon prenis jam for la mort'.   L' infanon prenis jam for la mort'.
 
  Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

Tiu chi traduko aperis en 1981-07-01 en
la Vestfaliaj Flugfolioj, kiujn eldonis
Richard Schulz (Rikardo Shulco) mem. Pri
Richard Schulz vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

 
 
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.
      1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas por tio,
ke la rimvortoj estu – same kiel en la
originale – akcentataj sur la lasta
silabo, jenan ŝanĝon: \\„Fileto,
precize mi vida ĝin:\\La grizaj salikoj
jen trompas vin.“