Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Nikolaus Lenau * Welke Rose Germana Arg-1143-566 2010-09-20 12:21 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Velkinta rozo Esperanto 1982-12-21 Arg-1145-566 | MR-023-1 2010-09-20 12:19 Manfred nur tiun forigu

Nikolaus Lenau,
Velkinta rozo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
En iu libro foliumis mi,
kaj estis en ĝi rozo-flor',
velkintis, dispremitis ĝi,
tuŝata estis mia kor'.
 
Sed kiu iam plukis ĝin?
Foriĝis longe la memor'.
Se iam iu amis min,
la amo iĝis longe for.
 
Aĥ, dum vespero pli kaj pli
disiĝas tute la memor',
kaj baldaŭ ne plu scios mi,
ĉu min aminta estis kor'.
 
Kaj pli kaj pli dum la vesper'
foriĝas ankaŭ la dolor',
finiĝas mia voj' sur ter',
kaj ĉesos bati mia kor'.
 
Traduko de la Germana poemo "Welke Rose"
de Nikolaus Lenau (*1802-08.13 -
†1850-08-22) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1982-12-21.