Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Oscar Bünemann * Por la nova jaro Esperanto Arg-1071-538 2010-06-18 14:38 Manfred only this remove

Oscar Bünemann,
Por la nova jaro

 
La arboj staras sen folio,
ne estis floro sur kamparo.
Kaj tamen scias ni, ke ĉio
refloros en la nova jaro.
 
Eterna estas viva forto,
dormante, ĉio refortiĝas,
kaj post la vintra ŝajna morto
la vivo ĉie renaskiĝas.
 
Pli belaj ŝajnas ĉiujare
printempa verd', printempa lumo.
En niaj koroj pli grandare
deziroj celas al plenumo.
 
Malhelpoj, batoj kaj laceco
jam ne estingos la esperon.
Komuna sent' de fideleco
antaŭen puŝos la aferon.
 
Vekiĝu, ĉiuj samcelantoj!
Admonas vin la jarkomenco.
Kolektu pli da batalantoj
kun bona vol' kaj pacienco.
 
Author of this Esperanto poem is Oscar
Bünemann (*1885-06-19 - †1958-06-02).

Informo pri la verkinto Oscar Bünemann
oni trovas en la vikipediejo
http://eo.wikipedia.org/wiki/August_Oskar_Bünemann.