Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1059-531 2010-03-28 21:24 Manfred nur tiun forigu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1060-531 2014-02-15 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Friedrich Wilhelm Riese Letzte Rose Germana Arg-1061-531 2010-03-29 02:00 Manfred nur tiun aldonu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1058-531 2010-03-28 21:25 Manfred nur tiun forigu

Thomas Moore,
’T is the Last Rose of Summer

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
    tradukita de Antoni Grabowski
 
kun ok-liniaj strofoj   kun ok-liniaj strofoj
 
’T is the last rose of summer   Jen floras sola, forlasita
Left blooming alone;   La lasta rozo de l' somero,
All her lovely companions   Dum ĝia ĉarma gefrataro,
Are faded and gone;   Velkinte kuŝas jam sur tero.
No flower of her kindred,   Ne estas ia flor' parenca,
No rosebud is nigh,   Nek roz-burĝono en proksimo,
To reflect back her blushes,   Por interŝanĝi la ridetojn
To give sigh for sigh.   Aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.
 
I'll not leave thee, thou lone one!   Mi vin ne lasos, ho soleca,
To pine on the stem;   Ĉagrene sur trunketo brili;
Since the lovely are sleeping,   Ĉar la karuloj viaj dormas,
Go sleep thou with them.   Do iru, dormu vi kun ili!
Thus kindly I scatter   Foliojn viajn mi afable
Thy leaves o'er the bed,   Disĵetas sur bedeto jena:
Where thy mates of the garden   Vi kuŝu apud senaroma,
Lie scentless and dead.   Malviva kunular' ĝardena!
 
So soon may I follow   Mi tiel sekvu, kiam pasos
When friendships decay,   De l' amikeco flor' fidela,
And from Love's shining circle   Kaj el brilanta amo-ringo
The gems drop away.   Elfalos lasta ŝton' juvela.
When true hearts lie wither'd   Ĉar kiam velkis veraj koroj,
And fond ones are flown,   Sentemaj flugis for el rondo,
Oh! who would inhabit   Ho, kiu volus tiam loĝi
his bleak world alone?   Solece en malvarma rondo?
 
Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas
Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun poemon
el la retejo http://www.franks.org/fr01066.htm.
Pri la verkinto, la irlanda poeto Thomas
Moore, vidu la vikipedian retejon
http://en.wikipedia.org/wiki/Thomas_Moore.
  Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer " de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.