Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer English Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred only this add
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred only this remove
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred only this add
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred only this remove

Thomas Moore,
La lasta rozo de somero

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
translated by N. N. 101   translated by Antoni Grabowski
 
Nun floras de l’somero la sola lasta rozo.   Jen floras sola, forlasita la lasta rozo de l' somero,
La kunvivantoj ĝiaj velkis en mortripozo:   Dum ĝia ĉarma gefrataro, velkinte kuŝas jam sur tero.
ne estas flor’ parenca, aŭ rozburĝono ia,   Ne estas ia flor' parenca, nek roz-burĝono en proksimo,
Por ĝemojn kaj ruĝiĝojn redoni al alia.   Por interŝanĝi la ridetojn aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.
 
Mi ne vin lasos sole, sur la tronket’ plendeti   Mi vin ne lasos, ho soleca, ĉagrene sur trunketo brili;
Ĉar la beluloj dormas, vi devas kundormeti.   Ĉar la karuloj viaj dormas, do iru, dormu vi kun ili!
En morto, sen parfumo, l’amikoj jam dormetas:   Foliojn viajn mi afable disĵetas sur bedeto jena:
Do floron vian teren ĝentile mi disĵetas.   Vi kuŝu apud senaroma, malviva kunular' ĝardena!
 
Mi tiel volus sekvi se l’amikec’ finiĝus   Mi tiel sekvu, kiam pasos de l' amikeco flor' fidela,
Aŭ la juveloj brilaj de l’amular’ foriĝus:   Kaj el brilanta amo-ringo elfalos lasta ŝton' juvela.
Ĉar se la koroj veraj kaj dolĉaj ne plu estus,   Ĉar kiam velkis veraj koroj, sentemaj flugis for el rondo,
En la dezerta mondo volonte kiu restus?   Ho, kiu volus tiam loĝi solece en malvarma mondo?
 
  Translation of the English poem "’T is
the Last Rose of Summer" by Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) into
Esperanto by Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.
Translation of the English poem "’T is
the Last Rose of Summer" by Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) into
Esperanto by N. N. 101.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://www.gutenberg.org/files/38240/38240-h/vol1/e01.htm.