Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Paul Bennemann Amletero Esperanto 1933 Arg-1034-525 2013-04-10 15:40 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Liebesbrief Esperanto 2010-03.01 Arg-1035-525 | MR-492-01 2010-03-05 10:20 Manfred nur tiun aldonu
Otto Julius Bierbaum * Liebesbrief Germana Arg-1033-525 2010-03-03 16:31 Manfred nur tiun aldonu

Otto Julius Bierbaum,
Amletero

 
tradukita de Paul Bennemann
 
En malproksimon for,
super la montojn for,
trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for
kantas mi al vi, amatino –
aŭdu min!
 
Aŭdu susuron de l’ arboj en pluvo;
aŭdu la venton tuŝantan la herbejon
per karesa flugilo ŝvebante;
aŭdu obtuzan ĝemon de l’ nokt’:
aŭdu vin mem –
 
Aŭdu kun revaj okuloj; aŭdu,
aŭdu en vi muĝantan la koron
kaj vian sangon:
ĝi portas mian voĉon
kaj mian amon tra tuta via vivo.
Al vi, pro vi sonas voko;
krio de amplena animo
serĉas vin, amatino – aŭdu min!
 
En malproksimon for,
super la montojn for,
trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for
kantas la kor’, amatino,
kantas la koro al vi!
 
Traduko de la Germana poemo "Liebesbrief"
de Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 -
†1910-02-01) en Esperanton de Paul
Bennemann (*1885-03.13 - †1954) en
1933.

Tiu ĉi Esperantigo de la poemo troviĝis
presita en la revuo „Heroldo“, n-ro
40 (745) de l’ 8a de oktobro 1933.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Bennemann