Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Paul Bennemann Amletero Esperanto 1933 Arg-1034-525 2013-04-10 15:40 Manfred only this remove
Otto Julius Bierbaum * Liebesbrief German Arg-1033-525 2010-03-03 16:31 Manfred only this add
Manfredo Ratislavo Liebesbrief Esperanto 2010-03.01 Arg-1035-525 | MR-492-01 2010-03-05 10:20 Manfred only this add

Otto Julius Bierbaum,
Amletero

 
translated by Paul Bennemann
 
En malproksimon for,
super la montojn for,
trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for
kantas mi al vi, amatino –
aŭdu min!
 
Aŭdu susuron de l’ arboj en pluvo;
aŭdu la venton tuŝantan la herbejon
per karesa flugilo ŝvebante;
aŭdu obtuzan ĝemon de l’ nokt’:
aŭdu vin mem –
 
Aŭdu kun revaj okuloj; aŭdu,
aŭdu en vi muĝantan la koron
kaj vian sangon:
ĝi portas mian voĉon
kaj mian amon tra tuta via vivo.
Al vi, pro vi sonas voko;
krio de amplena animo
serĉas vin, amatino – aŭdu min!
 
En malproksimon for,
super la montojn for,
trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for
kantas la kor’, amatino,
kantas la koro al vi!
 
Translation of the German poem "Liebesbrief"
by Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 -
†1910-02-01) into Esperanto by Paul
Bennemann (*1885-03.13 - †1954) on
1933.

Tiu ĉi Esperantigo de la poemo troviĝis
presita en la revuo „Heroldo“, n-ro
40 (745) de l’ 8a de oktobro 1933.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Bennemann