Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo De la ĉielo venas mi Esperanto Arg-940-483 2008-12-27 15:47 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner El alta ĉielo Esperanto Arg-1241-483 2012-10-18 10:43 Manfred nur tiun forigu
Martin Luther * Vom Himmel hoch, da komm ich her Germana 1535 Arg-939-483 2008-12-27 15:47 Manfred nur tiun aldonu

Martin Luther,
El alta ĉielo

 

Martin Luther,
De la ĉielo venas mi

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1. El alta ĉielo portas mi   1.) “De la ĉielo venas mi,
novaĵon bonan jen al vi.   rakonti volas mi al vi
Pri dibonec' kaj difavor'   pri ege bona, nova aĵ’;
kantadas nun l'anĝela ĥor'.   jen estas mia raportaĵ’.
 
2. Infan' naskita ja por vi   2.) Hodiaŭ naskis virgulin’
de virgulin' pro grac' de Di'.   infanon, kiu savos vin.
Kaj delikate li sen fin'   ĝi estas fil’ de nia Di’,
ĝojigu amoplene vin.   ĝojeju vi pro tiu ĉi!
 
3. Li estas Kristo, la Sinjor',   3.) ĝi estas Kristo, nia Di’,
kondukos mondon el dolor'.   el la mizer’ vin gvidos Li.
Savanto estos li por vi,   Li volas esti la Savant’,
purigos vin de l'pekoj li.   de viaj pekoj purigant’.
 
4. ....................................   4.) Alportas feliĉegon ĝi
....................................   al vi de l’ patro, nia Di’,
....................................   ke vivu vi en la ĉiel’
....................................   kun ni en la eterna hel’.
 
5. ....................................   5.) La signon memorigu vi:
....................................   En stala trogo kuŝas ĝi,
....................................   troviĝas tie la infan’,
....................................   tenanta ĉion en la man’.”
 
6. Ni laŭdu lin per ĝoja son'   6.) Eniru ĝoje ĉiuj ni
kaj iru al la dia don'.   kun la paŝistoj tien ĉi,
Kun la paŝtistoj vidu ni   por vidi, kion donis Di’
la filon, kiun sendis Di'.   per Sia filo nun al ni.
 
7. ....................................   7.) Atentu vi, ho mia kor’,
....................................   rigardu tiun en ador’.
....................................   Jen kuŝas nude en troget’
....................................   la ege kara Jesuet’.
 
8. ....................................   8.) Jesu’, mi bonvenigas Vin,
....................................   ĉar Vi ne malakceptas min,
....................................   vizitas mizerulon min;
....................................   aĥ, kiel mi nur danku Vin.
 
9. ....................................   9.) Sinjor’, de ĉiu aĵ’ kreul’,
....................................   aĥ, kia iĝis Vi etul’!
....................................   Vi kuŝas sur la fojno jen,
....................................   de kiu manĝis la azen’!
 
10. ....................................   10.) Se estus tiu mondo pli
....................................   grandega ol nun estas ĝi,
....................................   malvastus tamen ĝi por Vi,
....................................   samkiel tiu trogo ĉi!
 
11. ....................................   11.) Ne per silkvesto kaj velur’,
....................................   vestita eatas vi ja nur
....................................   per vindoj; sed en tiuj ĉi
....................................   aspektas kiel reĝo Vi.
 
12. ....................................   12.) Plaĉinta estas ja al Vi,
....................................   elmontri tiel nun al ni,
....................................   ke antaŭ vi de l’ mondo or’
....................................   ja estas tute sen valor’.
 
13. ....................................   13.) Ho, mia kara Jesuet’,
....................................   farita estu la litet’
....................................   por Vi en mia kora ŝrank’;
....................................   mi ne forgesu vin pro dank’.
 
14. ....................................   14.) Pro tio ĝoje saltu mi
....................................   kaj kantu laŭ la melodi’
....................................   de laŭdokant al Via glor’,
....................................   ho mia kara Di-Sinjor’!
 
15. Al Dio glor', honor' kaj grac'   15.) Honor’ kaj laŭd’ al nia Di’,
pro lia fil', ĉieldonac'.   ĉar Sian filon donis Li
L'anĝeloj ĝoje kantas nun   al ni surtera la homar’.
pri estonteco kaj fortun'.   Ni ĝoju kun la anĝelar’!
 
Traduko de la Germana poemo "Vom Himmel
hoch, da komm ich her" de Martin Luther
(*1483 - †1546) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.
  Traduko de la Germana poemo "Vom Himmel
hoch, da komm ich her" de Martin Luther
(*1483 - †1546) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

En la katolika preĝo- kaj kantlibro de
la episkopejo Monastero/Vestfalio (MÜNSTER
/ WESTFALEN), Germanujo, estas antaŭmetita
kiel la unua strofo enkonduka strofo, kiu
klarigas, ke la sekvaj kvin strofoj estas
la parolo de la anĝelo, kiu anoncas al
la paŝtistoj la naskiĝon de Jesuo. Jen
la Esperantigo de tiu enkonduka strofo:
\begin{my-verse}
0.) Jen venis kun miriga klar’\\
anĝelo al la paŝtistar’;\\
sendita estis li de Di’\\
kaj jenajn vortojn diris li:
\end{my-verse}