Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Falĉil-akrigado Esperanto Arg-907-470 2010-02-20 18:14 Manfred only this remove
Augustin Wibbelt * Seißengedengel Low German Arg-906-470 2010-02-20 18:16 Manfred only this add

Augustin Wibbelt,
Falĉil-akrigado

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Kiel kantado
En la trankvilo,
Kiel sonado
De sonorilo
Sonas arĝente
La akrigad‘ de falĉilo!
 
Tra la kamparo
Iris mi, kiam
Brilis la suno;
Ĝojis mi tiam.
Ho, mia koro,
Kiel batadis ĝi iam!
 
Greno-falĉiloj,
Kiuj promesis
Tian feliĉon,
Soni nun ĉesis –
Kaj la feliĉon,
Preskaŭ mi ĝin jam forgesis.
 
Translation of the Low German poem
"Seißengedengel" by Augustin Wibbelt
(*1862-09-19 - †1947-09-14) into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).

Profesoro d-ro Hans Taubken, kunlaboranto
kaj estrarano de la societo "Augustin
Wibbelt", afable permesis al mi, Manfred
Retzlaff, per retletero de l' 30.04.2008
la enretigon de miaj tradukoj de poemoj
de Augustin Wibbelt. Vidu ankaŭ la retejon
de la societo "Augustin Wibbelt":
http://www.muenster.org/wibbelt/.