Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Kurta cirkvito kun sekvoj Esperanto Arg-830-418 2007-06-17 17:49 Manfred only this remove
Heinrich Neye * Kurzschluss mit Folgen German Arg-827-418 2007-06-17 17:50 Manfred only this add

Heinrich Neye,
Kurta cirkvito kun sekvoj

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Du dratoj unu al alia
amiĝis, sen kontakto ia;
ĉar izolitaj pro prevent',
ke ne okazu akcident'.
 
La pluso-drato tre deziris
kaj ankaŭ la minus' sopiris,
amegon sentis jen la plus'
kaj same ankaŭ la minus'.
 
Envente ili eksusuris,
ŝancelis sin kaj ekmurmuris,
kontakton celis pro la am',
la amo brulis kiel flam'.
 
La izolaĵo jam loziĝis
en kelkaj lokoj kaj deiĝis.
Subite, kvazaŭ en moment'
kuniĝis ambaŭ por am-sent'.
 
Sekurigiloj trabruliĝis,
la tuta lando malheliĝis,
kaj tio de la travivaj'
teknika estis rezultaĵ'.
 
Translation of the German poem "Kurzschluss
mit Folgen" by Heinrich Neye (*1913-02-27
- †2002-07-18) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).