Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Cezar * Tombeja kvieto Esperanto 2007-04 Arg-797-403 2007-04-10 22:57 Manfred nur tiun forigu

Cezar,
Tombeja kvieto

 
(por B. Traven)
 
Ĉar nur mortintoj sin ne batas
mi la tombejojn vere ŝatas.
Eternan pacon ni nur trovas,
se ni en tomb' nin sterni povas.
 
Mortintoj estas tre pacemaj
al malamikoj grimacemaj,
nur al kvieto sin fordonis,
vivante tiom ne imponis.
 
Mortint' neniam ekfantomas
aŭ post la morto plu endomas.
Mortinto ĉiam nur silentas,
sed dentgrincige elokventas.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Cezar (civila nomo: Hans-Georg Kaiser,
*1954-05-21), publikigita 2007-04.