Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Falsteloj Esperanto 2002-03-20 Arg-753-382 | MR-376-1c 2007-02-01 11:18 Manfred nur tiun forigu
Hertha Koenig * Sternschnuppen Germana Arg-752-382 2007-02-04 10:10 Manfred nur tiun aldonu

Hertha Koenig,
Falsteloj

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Brilas kun steloj la nokt’ de Juli’.
Se el la tuta ĉiela or’
Falus malsupren steleto for,
Helo eble ekestus sur Ter’ …
Vidu, jen flugas ĝi tra la aer’ –
Malaperas en tomba malhel’,
Brilis ja ore de l’ fora ĉiel’.
 
Traduko de la Germana poemo "Sternschnuppen"
de Hertha Koenig (*1884-10-24 -
†1976-10-12) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2002-03-20.

La poemo aperis en la volumo "Printempo
en Aŭtuno, kolektitaj poemoj" (Frühling
im Herbst, Gesammelte Gedichte) en la
eldonejo Pendragon, Stapenhorststr. 15,
D-33615 Bielefeld, Germanio, tel.
0049-(0)521-69689, fax 0049-(0)521-74470.
La eldonisto, s-ro Günther Butkus, permesis
al mi, Manfred Retzlaff, la 27an de Majo
2002, ke mi publikigu la poemon kun mia
traduko en Esperanton.