Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Al... Esperanto 2006-09-20 Arg-730-305 | MR-153-6 2006-12-04 12:17 mgr nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Al.... Esperanto 1984-05 Arg-618-305 | MR-153-2a 2006-09-20 09:31 Manfred nur tiun forigu
Karoline Jänisch An ... Germana Arg-617-305 2005-04-22 16:38 Manfred nur tiun forigu
Alexander Puschkin * K.... Rusa Arg-616-305 2005-04-22 16:27 Manfred nur tiun aldonu

Alexander Puschkin,
Al....

 

Alexander Puschkin,
Al...

 

Alexander Puschkin,
An ...

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Karoline Jänisch
 
Esperantigo laŭ la germana traduko de
Karoline Jänisch
  Esperantigo laŭ la rusa origina teksto.    
 
Momenton vi ja estis mia,   Memoras ofte mi pri tio:   Ein Augenblick ist mein gewesen:
vi foje staris antaŭ mi,   aperis iam vi al mi,   Du standst vor mir mit einemmal,
Vi pura ideal’ gracia   samkiel fuĝa mir-vizio,   Ein rasch entfliegend Wunderwesen,
de l’ belo efemera vi.   de l’ pura belo la geni’.   Der reinen Schönheit Ideal.
 
Dolor-espere sopirante,   En la turmentoj de l’ amaraj   Im schmerzlich hoffnungslosen Sehnen,
en la bruado de l’ homar’   afliktoj kaj melankoli’   Im ew’gen Lärm der Menschenschar,
la dolĉan voĉon ekaŭdante,   aperis viaj trajtoj karaj,   Hört‘ ich die süße Stimme tönen,
mi sonĝis pri l’ okulo-par’.   la mildan voĉon aŭdis mi.   Träumt‘ ich das milde Augenpaar.
 
Sed dum la viv-batal’ multjara,   La jaroj pasis, forbloviĝis   Allein im Kampf mit dem Geschicke
dum la restado en la sol’,   subite tiuj sonĝoj ĉi,   Und in der Jahre düsterm Gang
paliĝis la memor’ de l’ kara   la belaj trajtoj ekpaliĝis,   Vergaß ich deine Engelsblicke
aspekto via kaj parol’.   forgesis vian voĉon mi.   Und deiner Stimme süßen Klang.
 
Mi jarojn en karcero restis,   Kviete pasis tagoj miaj   Und lange Kerkertage kannt‘ ich,
ne kredis plu je l’ kara Di’,   en la ekzil’, sen emoci’,   Es ward die Brust mir stumm und leer,
malplena mia brusto estis,   sen Dio, sen inspiroj iaj,   Für keine Gottheit mehr entbrannt‘ ich,
ne ploris, vivis, amis mi.   ne ploris, vivis, amis mi.   Nicht weint‘ ich, lebt‘ ich, liebt‘ ich mehr.
 
Saniĝas nun animo mia.   Vekiĝis nun animo mia,   Es darf die Seele nun genesen:
Vi ree staras antaŭ mi,   kaj ree ekaperis vi,   Und du erscheinst zum zweitenmal,
vi pura ideal’ gracia   samkiel fuĝa vid’ vizia,   Ein rasch entfliegend Wunderwesen,
de l’ belo efemera vi.   de l’ pura belo la geni’.   Der reinen Schönheit Ideal.
 
Nun ree batas kun pasio   Nun ree batas kun sentemo   Und wieder schlägt das Herz voll Weihe.
La vekiĝinta kor’ en mi,   en mia brusto mia kor’,   Sein Todesschlummer ist vorbei,
denove ardas ĝi por Dio   inspir’ revenis kaj kredemo   Für eine Gottheit glüht’s auf’s neue,
kaj vivas, ploras, amas ĝi.   kaj viv’ kaj am’ kaj ree plor’.   Es lebt, es weint, es liebt auf’s neu.
 
Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-05.

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
faris laŭ la germanigo de s-ino Karoline
Jänisch (Pawlowa).
  Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2006-09-20.

Esperantigis:
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
*04.11.1938)
en Decembro de 2000 laŭ la origina
rusalingva teksto.
  Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en la Germanan de
Karoline Jänisch (Karolina Pawlowa).