Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Al.... Esperanto 1984-05 Arg-618-305 | MR-153-2a 2006-09-20 09:31 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Al... Esperanto 2006-09-20 Arg-730-305 | MR-153-6 2006-12-04 12:17 mgr nur tiun forigu
Karoline Jänisch An ... Germana Arg-617-305 2005-04-22 16:38 Manfred nur tiun aldonu
Alexander Puschkin * K.... Rusa Arg-616-305 2005-04-22 16:27 Manfred nur tiun aldonu

Alexander Puschkin,
Al....

 

Alexander Puschkin,
Al...

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Manfred Retzlaff
 
Esperantigo laŭ la germana traduko de
Karoline Jänisch
  Esperantigo laŭ la rusa origina teksto.
 
Momenton vi ja estis mia,   Memoras ofte mi pri tio:
vi foje staris antaŭ mi,   aperis iam vi al mi,
Vi pura ideal’ gracia   samkiel fuĝa mir-vizio,
de l’ belo efemera vi.   de l’ pura belo la geni’.
 
Dolor-espere sopirante,   En la turmentoj de l’ amaraj
en la bruado de l’ homar’   afliktoj kaj melankoli’
la dolĉan voĉon ekaŭdante,   aperis viaj trajtoj karaj,
mi sonĝis pri l’ okulo-par’.   la mildan voĉon aŭdis mi.
 
Sed dum la viv-batal’ multjara,   La jaroj pasis, forbloviĝis
dum la restado en la sol’,   subite tiuj sonĝoj ĉi,
paliĝis la memor’ de l’ kara   la belaj trajtoj ekpaliĝis,
aspekto via kaj parol’.   forgesis vian voĉon mi.
 
Mi jarojn en karcero restis,   Kviete pasis tagoj miaj
ne kredis plu je l’ kara Di’,   en la ekzil’, sen emoci’,
malplena mia brusto estis,   sen Dio, sen inspiroj iaj,
ne ploris, vivis, amis mi.   ne ploris, vivis, amis mi.
 
Saniĝas nun animo mia.   Vekiĝis nun animo mia,
Vi ree staras antaŭ mi,   kaj ree ekaperis vi,
vi pura ideal’ gracia   samkiel fuĝa vid’ vizia,
de l’ belo efemera vi.   de l’ pura belo la geni’.
 
Nun ree batas kun pasio   Nun ree batas kun sentemo
La vekiĝinta kor’ en mi,   en mia brusto mia kor’,
denove ardas ĝi por Dio   inspir’ revenis kaj kredemo
kaj vivas, ploras, amas ĝi.   kaj viv’ kaj am’ kaj ree plor’.
 
Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-05.

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
faris laŭ la germanigo de s-ino Karoline
Jänisch (Pawlowa).
  Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2006-09-20.

Esperantigis:
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
*04.11.1938)
en Decembro de 2000 laŭ la origina
rusalingva teksto.