Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Bona konsilo Esperanto 1983-01-29 Arg-590-291 | MR-031-2 2012-12-26 21:46 Manfred only this remove
Theodor Fontane * Guter Rat German Arg-589-291 2005-02-09 16:24 Manfred only this add

Theodor Fontane,
Bona konsilo

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Somere dum mateno
Ekmigru en la fru’!
Forfalos la ĉagreno,
Malĝojos vi ne plu.
 
Serena blu’ de l’ ĉielo,
La koron eniĝas ĝi,
Samkiel la Dia fidelo
Tegmentas super vi.
 
Ĉirkaŭas flor-ornamo
Kaj spikoj ĉie ĉi,
Kaj estas, kvazaŭ la amo
Kuniras apud vi.
 
Hejmecon ĉio sentigas
Samkiel ĉe l’ patrin’,
Kaj alten eksvingigas1)
L’animo gaje sin.
 
Translation of the German poem "Guter Rat"
by Theodor Fontane (Teodoro Fontano,
*1819-12-30 - †1898-09-20) into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) on 1983-01-29.
 
1) aŭ pli konforme al la originalo: Kaj
super l’alaŭdon svingigas